Tele-sufloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
skemo:
(1) Videokamero (2) kaŝaĵo
(3) Videomonitoro (4) duonreflekta spegulo
(5) Surigita bildo (6) respegulita teksto
Raporterino kun tele-sufloro (telesuflorilo) en la kamero
Usona Prezidento Lyndon B. Johnson uzis la (tele)suflorilon jam en la 1964

La tele-sufloro(tele)suflorilo estas teknika helpilo uzata dum publikaj prelegoj, politikaj paroloj, dum televida filmoproduktado por akiri impreson de libera parolo.

Ĝenerale (dum filmado, eventolaŭtlego), oni muntas sur kameraon monitoron, kiu montras tekston sur duontravidebla vitroplato. Okaze de prelegoj kaj paroloj, oni uzas vitroplatojn sur stango dekstre kaj maldekstre de la parolanto, dum la al tiu apartenantaj monitoroj, projektiloj kuŝas sur la planko. Tiel la parolanto povas per daŭra turno de la kapo alparoli la tutan publikon, dum meze restas libera loko por la kameraoj de la ĵurnalistoj.

Oni povas rimarki uzon de tele-sufloro en la televido, se la okuloj daŭra movas de dekstro al maldekstro.