Teleckoe

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lago Teleckoe (ruse Теле́цкое о́зеро, altajlingve Алтын Кӧл"La Ora Lago") situas en sudo de Okcidenta Siberio, en Turoĉaka kaj Ulagana distriktoj de Respubliko Altaj.

La nomon Teleckoe (Telesskoe, Teleĵskoe) la lago ricevis antaŭ proks. 400 jaroj far rusaj pioniroj, ĉar sur ĝiaj bordoj loĝis altajaj triboj, nomintaj sin telesoj (teleutoj). La lokaj popoloj ĉiam nomis ĝin Altyn-Kjol, "La Ora Lago". Mongoloj nomas la lagon Altyn-Nor, en la ĉina geografio ĝi estas konata kiel AltajArtaj.

Enhavo

[redakti] Ĝenerale

La suda ekstremaĵo. Kyŝina golfo kaj la delto de Ĉulyŝman

La lago Teleckoe situas en nord-oriento de la Altajaj montoj, ĉe junto kun Okcidenta Sajano, en giganta tektonika intermonta kavego, en 436-metra alto super la marnivelo. Ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭas akvodislimaj montoĉenoj 2000-2500 metrojn altaj. Oriente kuŝas montoĉenoj Korbu kaj Abakana, okcidente — Altyntu, Sumulta kaj Iolgo, sude de la lago situas Ĉulyŝmana altebenaĵo. La lago estas la kvina en Ruslando (25-a en la mondo) inter plej profundaj.

La longeco estas 77,7 km, la meza larĝeco — 2—3 km, la maksimuma larĝeco — ĝis 5 km. La norda parto etendiĝas latitude; la suda, farante preskaŭ 90-gradan turnon, - meridiane.

La areo estas relative ne granda — 223 km², tamen danke al ega profundo (la meza profundeco de la lago estas 175 m, la maksimuma 325 m — kontraŭ akvofalo Korbu) en ĝi troviĝas enorma kvanto (40 km³) de perfekta malsala akvo, saturita per oksigeno, travidebla ĝis 12—15 metra profundo. En la lagon enfluas ĉ. 70 riveroj kaj 150 provizoraj akvofluoj, kaj 70 % de tuta akvo donas rivero Ĉulyŝman, enfluanta sude. Fordonante siajn akvojn al rivero Bija (98 % de akvoelfluo), la lago rimarkinde pertoprenas nutradon de riverego Obj.

La bordoj de lago Teleckoe preskaŭ ĉie estas krutaj kaj abruptaj, kanjonozaj, kaj pitoreske golfet-plenaj. Ekzistas du grandaj golfoj, la Kamgina kaj la Kygina, kiuj estas naturaj frajadejoj por fiŝoj loĝantaj en la lago; norde kaj sude la lago finiĝas per larĝaj etendaĵoj.

La norda ekstremaĵo. Unu el ekskursaj ŝipetoj sur la lago Teleckoe. Malantaŭ ĝi - loĝloko Artybaŝ

La klimato en la valo de lago Teleckoe estas kontinenta; kaj en la kontraŭstaraj ekstremaĵoj la klimataj karakterizoj malsamas. Ekzemple, en la suda parto de lago Teleckoe estas pli varme je 4—5 gradoj, tamen en la norda parto pluvas/neĝas duoble pli. Ĉi tie oni povas sperti raran, sed sufiĉe danĝeran fenomenon — dumtage varmigitaj rokoj, nokte malvarmiĝante «pafas» per ŝtonoj.

Vintre la latituda parto de lago Teleckoe (de Artybaŝ ĝis kabo Aĵi, pli mallarĝa kaj malprofunda) kovriĝas per glacio, sed la meridiana, la profunda, frostiĝas malofte, proks. unu fojon en tri jaroj. La glacio sur Teleckoe estas tre diafana, apud la bordoj je 5—6 metra profundo oni libere povas vidi la fundon.

En lago Teleckoe loĝas 14 specoj de fiŝoj, inter kiuj: salmotruto, teleckoea timalo, lenok-truto, teleckoea koregono, perko k.a.

Loĝlokoj sur bordoj de lago Teleckoe: Artybaŝ, Iogaĉ, Jajlu.

Kordonoj sur bordoj de lago Teleckoe: Bele, Ĉiri, Bajgazan, Kamga, Kokŝi, Ĉeluŝ, Koldor, Iĵon.

[redakti] Legendo

Nuboplena tago sur lago Teleckoe
Citaĵo
« ...Iam ekkoleris la dioj kontraŭ la altaja popolo; foriris bestoj el arbaroj, fornaĝis fiŝoj el riveroj kaj lagoj, forsekiĝis arboj kaj herboj, formortis brutaro sur paŝtejoj. Eĉ fervoruloj-abeloj ne provizis oran mielon ĉi-jare. La malsatado venis sur la altajan teron — estis nenio por ĵeti en kaldronon, nenio por meti en la buŝon, nenio por doni al infano.

Veis kaj ploris homoj; nur unu altajano ne veploris — li havis kaŝitan por malbona tago pecon de oro, grandan, kiel ĉevala kapo. Kaj jen venis tiu malbona tago, plene finiĝis manĝaĵoj en la jurto, la lastan peceton de flano oni finmanĝis, la lastan gluton de kumiso oni fintrinkis. Rigardis la altajano la edzinon kaj la infanojn, elmetis el la sekreta loko la pecon de oro, kvakis, surŝultrigis ĝin kaj ekiris laŭ ĉirkaŭaj loĝlokoj — ŝanĝi la oron kontraŭ viando aersekita por si, kontraŭ flanoj freŝaj por la edzino, kontraŭ lakto ĉevalina por la infanoj.

Longe iradis li, multajn jurtojn vizitis, multajn homojn vidis. Ne havas homoj manĝaĵojn; kaj eĉ se troviĝus peceto de flano aŭ gluto de lakto — ne volas homoj ŝanĝi manĝaĵojn kontraŭ la oro. Ĝi, la oro, estas bela, brila, la okulojn ĝojigas, la koron gajigas, sed estas ĝi malvarma kaj malmola; ne eblas mordi ĝin, ne eblas en kaldronon ĵeti, ne eblas al infano doni por manĝo. Vane la altajano iradis laŭ jurtoj, vane portadis la pecon de oro ĉevalkape grandan. Kaj kiam li tute desperiĝis, surgrimpis li sur monton Altyntu, kiu super la lago altstaras, damnis li la vivon sian amaran kaj la diojn kruelajn, kaj ĵetegis la oron foren en la lagon. Ĵetegis, kaj ankaŭ mem poste saltis. Ekplaŭdis la akvo, ekruliĝis sur la bordojn, kaj trankviliĝis. Kaj la lago ekde tiam nomiĝas Altyn-KjolLa Ora»

[redakti] Turismo

Unu el grotoj sur lago Teleckoe

La lago Teleckoe estas unu el plej vizitataj turisme lokoj en Respubliko Altaj.[1] La ripozantojn akceptas 18 turismaj bazoj kaj tendarejoj[2]. Oni organizas piedirajn, akvajn, biciklajn, aerajn kaj aŭtajn ekskursojn. Krome, multaj turistoj venadas al la lago por fiŝkaptado.

La dekstra bordo de la lago apartenas al la teritorio de Altaja Ŝtata Natura Rezervejo (AŜNR), sed el la loĝlokoj ĉe la norda ekstremaĵo de la lago (Artybaŝ, Iogaĉ) dum navigada sezono cirkuladas kutroj kaj motorboatoj ĝis kelkaj vidindaĵoj:

  • Akvofalo Korbu (Vizito je permeso de l' administrantaro de AŜNR. Eblas ricevi surloke.)
  • Ŝtona golfo (Laŭ loka legendo — la ronda funelo de meteorŝtono sur la maldekstra bordo. La vera kialo de l' apero — ŝtonglitado desur la proksima monto)
  • Delto de Ĉulyŝman
  • Akvofalo Kiŝte

Kelkloke ĉe la lago eblas viziti pitoreskajn grotojn.

[redakti] Sciencaj esploroj

En la nord-okcidenta parto de la lago, je proks. 6 km de l' komenco de rivero Bija, post vilaĝo Artybaŝ, troviĝas kampbazo de Instituto de sistematiko kaj ekologio de animaloj,(Teleckoea filio de IdSkEdA SF RAS), Siberia fako de Rusia Akademio de Sciencoj; sur ĝia bazo oni esploradas insektomanĝulojn kaj ronĝulojn de la Montara Altajo, helmintofaŭnon de vertebruloj en biocenozoj de nigra tajgo, iĥtiocenozon kaj zooplanktonon de lago Teleckoe.

Geomorphology expeditions of National Research Tomsk State University in the area of Lake Teletskoye (2008—2010, Photos - Alexei Rudoy)
Altay. August 2009
Fairy tale. August 2010
On the rocky coast. July 2010
Waterfall. August 2010
Bonfire on the beach. August 2008
Gravel on the shore. Summer 2010
For aero-visual recording. July 2010
Strange evening light. July 2010
Camp on shore. August 2010
The young researcher. Juli 2010
Last fire. 23 August 2010
Last Camp. August 2010
Morning. View from the tent. August 2009
Taiga. August 2010
Bath-house. August 2009
Route across the lake. July 2008

[redakti] Notoj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ligiloj

[redakti] Literaturo

  • Nikolaeva N. A. Eĥo de kantoj de Altyn-Kjol. Fabelo. (ruse) Barnaul': «Print-info, Ltd», 2005. - 128 p.; 1000 ekz. ISBN 5-88449-130-1
  • Dulkejt T. G. Lago Teleckoe en legendoj kaj sagaoj (ruse) 2-a eld. Bijsk: SEC BiSPI, 1999. - 160 p. ISBN 5-85127-167-1


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj