Telefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heraklo kaj Telefo. Romia kopio de originala skulptaĵo el la 4-a jarcento a.K.. Vatikanaj muzeoj.

Laŭ la helena mitologio, Telefo (el la greka Τήλεφος, distance brila[1]) estis grava rolulo en la historio de la sieĝo de Trojo. Li estis unu el la heraklidoj, filoj de Heraklo kutime kultitaj kiel urb-fondintoj. Fakte, al li oni dediĉadis verŝ-oferojn en multaj urboj el Malgrand-Azio kaj Ionio, kaj ricevis apartan honoradon kiel heroo en Pergamo[2][3], monto Parteniono (Arkadio)[4] kaj ĉe la templo de Alea Ateno, en Tegeo, kie oni prezentis lin batalante kontraŭ Aĥilo[5]. Por pravigi tiun kultadon aperis diversaj rakontoj pri lia vivo, kiun poste oni unuiĝis per sinteza biografio.

Naskiĝo

Telefo estis filo de la elstara heroo Heraklo kaj de Aŭgo, filino de Aleo, reĝo de Tegeo. Orakolo advertis Aleon pri ke la filo de lia filino mortigos Hipotoon kaj Pereon, fratoj de Aleo, kaj ke li sukcedos Aleon en la trono de Tegeo[6]. Pro tio, li nomumis Aŭgon sacerdotino de Alea Ateno, kaj mort-minacis ŝin kaze ke ŝi ne restu virga. Sed dum vizito al tiu templo, Heraklo ebriiĝis kaj seksperfortis Aŭgon. Kelkajn monatojn poste la Pitonizo informis Aleon pri tio, do li komisiis Naŭplion mortigi ŝin per dronado. Tamen, Naŭplio kompatis la senkulpan knabinon, permesis ŝin naski Telefon kaj poste vendis ambaŭ al reĝo Teŭtranto de Teŭtranio, en Misio.

Alegorio de Heraklo kun la infano Telefo, mamnutrita de cervino. Fresko el Herculaneum, 1-a jarcento a.K.. Nacia Arkeologia Muzeo de Napolo.

Laŭ kroma versio, Telefo naskiĝis sekrete kaj estis kaŝita en la templo de Ateno, sed lia kriado atentigis Aleon, kiu ordonis forlasi la bebon en la monto Partenio, dediĉita al la virga diino[7]. Tie li estis mamnutrita de cervino sendita de Heraklo, ĝis kiam bruto-bredistoj trovis lin. Ili nomigis lin Telefo[8] (el thèlè, mamo, kaj elaphòs, cervino) kaj transdonis lin al ilia mastro, la reĝo Korito, kiu patre vartis lin. Tempo pasis, kaj kiam Telefo plenkreskis, li vizitis la orakolejon de Delfo por pli scii pri siaj veraj gepatroj. Ĝi konsilis lin vojaĝi al Teŭtranio, kie tute silente (el tio devenas la proverba «Telefa silento») li trovis sian patrinon[9].

Alternativa rakonto similigas tiun historion al tiu, de Dafno kaj Perseo, tial kial laŭ ĝi Aŭgo kaj la bebo estis ĵetita maren, sed savis ilian vivojn ĉar la kesto fine alvenis al Misio. Laŭ tiuj ĉi rakontoj, Teŭtranto edziĝis al Aŭgo, adoptante Telefon[10].


Telefo renkontas sian avon

Ankoraŭ adoleskanta, Telefo vojaĝis al Tegeo, kaj gastigis ĉe sia avo, kiu sciis nenion pri lia deveno. Ĉiuj el la kortego bonvenis la ĉarman kaj belan knabon, sed kiam Aleo demandis lin pri lia genealogio, Telefo ne povis respondi. Filo de Aleo, eble Likurgo, mokis lin pro tio, kaj Telefo koleriĝis kaj ĵetis lin tra la fenestro.

Telefo kaj sia akompananto Partenopeo estis kondamnitaj al morto ĉe la pordegoj de Tebo, sed ili sukcesis forfuĝi, tial kial lia destino estis iĝi reĝo de foraj landoj kaj partopreni la Trojan militon, kaj nenio povas devojigi la decidojn de la Parkoj. Ili vojaĝis al Malgrand-Azio, serĉante la ŝancon akiri propran regnon.

Telefo akiras la misian tronon

Telefo laŭ kapua monero (216-211 a.K.). Li portas la tipan frigian ĉapelon.

Kroma versio de la rakonto asertas ke Teŭtranto ne edziĝis al Aŭgon, sed adoptis ŝin kiel filino. Hazarde, Telefo kaj Partenopeo alvenis en Mision ĝustatempe por venki Idason, unu el la argonaŭtoj, kiu tiam klopodis konkeri la landon. Dankeme, Teŭtranto nomumis Telefon heredinto de Misio kaj edzinigis lin al sia supozebla filino (tio estas Aŭgo, patrino de Telefo)[11].

Minacis tragedio, ĉefe ĉar Aŭgo rifuzadis ian ajn seksrilaton[12] kaj pretigis glavon por mortigi sian novan edzon (nesciante pri ke li ankaŭ estis ŝia filo) antaŭ la plenumiĝo de la geedziĝo. Bonŝance, dioj intervenis, kaj sendis serpenton kiu ĝustatempe provokis ke Aŭgo delasu la glavon. Vidante tion, Telefo intencis defende mortigi ŝin, sed Aŭgo alvokis Heraklon, kiu per ekbrilo ebligis ilin malkovri ilian veran rilaton, facila afero tamen pro tio ke Telefo estis la heraklido plej simila al sia patro.

Telefo efektive iĝis reĝo de Misio, laŭ decido de Teŭtranto aŭ ĉar li edziĝis al lia filino Argiopo[13]. Li, kune kun Hektoro, Deifobo, Heleno, Troilo kaj Eneo, akompanis Helenon edziniĝi al Menelao en Sparto, do li estis unu el la unuaj trojanoj kiuj admiris la belecon de tiu princino.


Antaŭe:Mitaj reĝoj de MisioPoste:
TeŭtrantoTelefo-
Antaŭe:Mitaj reĝoj de TegeoPoste:
AleoTelefo-


Telefo en la Troja milito

Aĥilo kuracas la vundon de Telefo, laŭ reliefo en Herkulano, urbo fondita de tiu heroo laŭ legendo.

La aĥeoj, komence de ilia ekspedicio kontraŭ Trojo, devojiĝis kaj alvenis en Mision, anstataŭ en Trojon. Telefo pretiĝis por defendi sian regnon, kvankam ankaŭ li estis aĥeo[14]. Tiu batalema reago pravigas la version kiu asertas ke li edziĝis al filino de Priamo, Laodico, aŭ tiu, kiu rakontas ke Pariso, dum sia forfuĝo trojen kun Heleno, petis Telefon malpermesi la grekojn persekuti ilin. Sur la frizo de la altaro de Pergamo oni prezentas trian version: laŭ ĝi Telefo edziĝis al Hiero[15], reĝino de la amazonoj. Ŝi ĉefis virinan armeon por defendi tiun urbon, kaj Telefo akompanis ŝin. Ĉiokaze, en sekva batalo, Telefo mortigis Tersandron, reĝo de Tebo[16], sed li estis vundita de Aĥilo, kun la helpo de la dio Dionizo, kiu estis ĉagrenita ĉar la misanoj forgesis honori lin, kaj faris Telefon stumbli ĉe vito subite aperigita de li. Tio ebligis Aĥilon vundi Telefon per sia fama lanco, donaco de Ĥirono al lia patro Peleo[17].

Ok jarojn pasis, kaj la vundo ne resaniĝis. Telefo konsultis la orakolon denove, kaj ĝi respondis ke lia vundo nur estos kuracita de tiu, kiu kaŭzis ĝin. Pro tio Telefo vojaĝis al Aŭlido, kie la aĥea armeo renkontiĝis denove. Alivestite en almozulo, li sukcesis konvinki Aĥilon sanigi la vundon per lia lanco, kaj dankeme li montris al la greka armeo la ĝustan vojon por atingi Trojon[18]. Tamen, li mem ne partoprenis la ekspedicion ĉar lia edzino kaj lia bopatro troviĝis ene de tiu urbo[19].

Laŭ malaperita verkaĵo de Eŭripido, li unue petis helpon al Klitemnestro, tial kial ŝi havis tri kialon tion fari: Telefo estis filo de Heraklo, kiu helpis ŝian patron akiri la tronon de Sparto; due, ŝi malamis sian edzon, pro tio ke li ordonis la morton de ilia filino, kaj Telefo apartenis al la troja reĝa familio, do malamikoj de Agamemno; kaj trie, Telefo promesis edziĝi al ŝi kompense. Li fine ne plenumis tiun promeson, sed ŝi helpis lin per konsilo: Telefo forkaptu Oreston kaj minacu mortigi lin se Aĥilo ne akceptas resanigi lian vundon.

Li tion faris, sed Aĥilo rifuzis helpi pro tio, ke li ne havis magian scion. Tamen, Odiseo intervenis kaj saĝe konsilis skrapi la lancon per kiu Aĥilo vundis Telefon kaj uzi tiun polvon por kuraci ĝin. Resanigita Telefo ne batalis en la milito, pro respekto kaj dankemo al ambaŭ flankoj, sed partoprenis la ludojn kie venkis Pariso, do ankaŭ li minacis lin mortigi. Li estis unu el tiuj, kiuj konsilis la trojanojn enirigi la lignan ĉevalon, kaj pro tio, senscie, kontribuis la falon de la urbo.

Laodico

Ĵusalvenitaj al Malgrandazio, Helikaono provis perforte edziĝi al Laodico, fianĉino de Telefo, kaj klopodis dronigi ilian filon Eŭripilo en la lago Ĥanto, sed la ĝustatempa interveno de Telefo evitis tion. Li senkapigis Helikaonon, kaj ordonis ke ĉiuj ŝildoj de la misia armeo surportu pentraĵon de la lasta vizaĝo de Helikaono, montrante lian terurigitan mienon.

Dua versio asertas ke Helikaono sukcesis edziĝi al Laodico: kiam Telefo, obeante orakolon, forlasis la urbon por ke siaj malamikoj sanigu lian vundon, Laodico pensis ke li, kiu ankoraŭ ne estis ŝia edzo, ankaŭ intencis forlasi ŝin. Priamo decidis tiam edzinigi Laodicon al Helikaono. Kiam Telefo revenis, ŝi trompis lin per mensogo. Laŭ ŝi, Helikaono ŝtelis la bovaron donacitan de Heraklo al la paro, kaj ŝi promesis kruelan venĝon nome de Telefo se li promesas edziĝi al ŝi. Tiel farite, Laodico ponardis Helikaonon tiun nokton kaj tuj poste edziniĝis al Telefo[20].

Laodico estis la plej bela filino de Priamo, kaj senlime fidela al sia edzino, sed Telefo havis filon kun ŝia onklino Astioko, dufoje pli maljuna ol li. Aliaj versioj aldonas kroman filinon: Romo, naskita el amrilato kun Argiopo. Ĵaluze, ankaŭ pro la ĉeesto de Heleno[21], Laodico klopodis ke oni kondamnis ŝin kaj Astiokon al mortopuno.

Telefo kaj Laodico (aŭ Astioko, fratino de Priamo[22]) havis kelkajn filojn, el kiuj elstaris Eŭripilo, defendanto de Trojo dum la milito. Li devintus esti heredinto de la regno de lia patro, sed Neoptolemo, la filo de Aĥilo, mortigis lin dum la sieĝo.

La scio pri la morto de Munito, filo ŝia el antaŭa rilato, dolorigis tiel Laodicon ke ŝi ne plu eltenis ĝin kaj decidis sin-mortigi[23]. Tamen, laŭ kromaj versioj, ŝi petegis al la gedioj (tre eble al Persefono) baldaŭan finon kaj tiam falis en abismon subite aperitan, en la templo de Tros, antaŭ la gapa ĉeesto de la ĉeestantoj[24]. Oni tiam supozis ke la infera diino permesis Laodicon loĝi, ankoraŭ viva, kun sia filo en Hadeso, la mondo de mortintoj.

Tria rakonto asertas ke ŝia kialo por deziri morton estis la falo de Trojo, kaj la timo iĝi sklavino de la nova edzino de Telefo. Malgraŭ ĉio, Paŭzanio kalkulas ŝin inter la virinoj kaptitaj de la grekoj en la Troja milito, pentritaj sur la Lesko de Delfo. Li komprenas ke la grekoj respektis ŝian vivon pro tio, ke ŝi estis la edzino de Antenoro, lia aliancano[25].


Partnero kaj idaro
AstiokoLaodico Argiopo Hiero Heleno
  • Nenaskita

Post la milito

La troja princino Kasandro, nura vera amo de Telefo, kvankam ĝi neniam estis plenumita. Laŭ pentraĵo de Evelyn de Morgan, 1898.

Telefo trafis Neoptolemon, kaj klopodis venĝi la morton de sia filo. Sed Neoptolemo vundis Telefon ĝuste en la sama loko kiel iam faris sian patron (eble la fama vundo neniam estis tute resanigita). Tiam li decidis reveni Grekien, al Ateno, kie troviĝis aliaj filoj de Heraklo. Tie li iĝis ĝeneralo kaj ĉefestro de la heraklidoj, kelkajn jarojn antaŭ la morto de ilia avino Alkmeno, kiun li ĉeestis.

Kiam li ekkonis ke lia sola vera amo, la princino Kasandro, ankoraŭ supervivis, freneziĝis pro deziro kaj atakis Arkadion kaj Itakon klopodante trovi ŝin. Li mortigis multajn el la tieaj elstaruloj, inter ili, lian avon Aleon, al kiu li konfesis antaŭe "mi estas la filo de Aŭgo". Poste li mortigis ankaŭ la fratojn de Aleo, plenumante tiel la iaman orakolan aŭguron. Sed Telemako, filo de Odiseo, sukcesis venki lin, kaj devigis Telefon forfuĝi al Rodiso.

En tiu insulo li renkontiĝis Polikson kaj Helenon, kiu rakontis al li tion, kio okazis post la malvenko de Trojo. Larmoj alvenis, kaj per tiu subita proksimiga rilato Heleno gravediĝis. Tamen, tiu lasta filo de Telefo neniam sukcesis naskiĝi, tial kial Polikso mortigis la gravedan princinon.

Telefo ne plu eltenis la situacion. Li krevigis siajn okulojn kaj fuĝis el Rodiso al Ĝibraltaro. Tie li grimpis la Kolonojn de Heraklo, sopiris "patro, prenu mian animon", kaj mortis pro malĝojo. Laŭ Paŭzanio, Heraklo obeis lin, prenis lian animon al monto Olimpo, kie Telefo iĝis ŝildisto de sia patro. Tamen, laŭ aliaj versioj, li de tiam loĝas en la Elizeaj Kampoj aŭ en la Insulo de la benitoj.

Telefo en belartoj

  • Telefo ĉefrolas la malaperitan samnoman teatraĵon de Eŭripido, kaj tiu, de Sofoklo, nomita La kunveno de la aĥeoj.
  • La rolulo Diceopoliso el la verkaĵo La Akarnanianoj, de Aristofano, prenas la rolon de Telefo por akiri komikan kaj ekster-teatran efikon.
  • Ĵusmalkovrita poemo de Arkiloko rakontas la batalon inter Telefo kaj la aĥeoj en Misio[26]

Telefo, la najado

Laŭ Eŭripido, Telefo estis ankaŭ la nomo de najado, filino de la oceanido Nilo, kiu edziniĝis al la reĝo Agenoro de Tiro (Fenicio)[27]. Tamen, la plumulto de la verkistoj nomis ŝin Telefaso.

Bibliografio

Notoj kaj referencoj

  1. Oni ankaŭ interpretas lian komon kiel telephanes, alvenita el distance (Karl Kerény. La grekaj herooj, 1959:337). Lau li, tiu nomo estis luna epiteto, komparenda al tiu de Telefaso. Tamen, Higeno mencias alternativan etimologion: ĝi devenas laŭ li de thèle (mamo) kaj elaphos (cervino).
  2. La loĝantoj de tiu urbo asertis ke ili devenis el la aĥeaj akompanantoj de Telefo en Mision.
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.13.2.
  4. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.8.6.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.1.5.
  6. Tiun pri-sukcedan miton, paraleligo de tiu de Ĥrono kaj Urano, ĉefrolis ankaŭ la filoj de [[Tetiso (titanino)|]] kaj Temiso
  7. Tiel li intecis eviti la venĝon de Ateno, tial kial Aŭgo estis sacerdotino ŝia.
  8. Higeno. Fabloj, 99.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.28.4.
  10. Higeno. Fabloj, 101.
  11. Higeno. Fabloj, 100.
  12. Ĉar ŝi konsideris sin dediĉita porĉiame al Heraklo.
  13. Diodoro Sicila. Historio, 4.33.
  14. Pindaro. Olimpiaj odoj, 9.
  15. Johano Tzeszes. Pri Likofrono, 1242.
  16. Pro tio, en la Iliado, ne aperas teba kapitano.
  17. Apolodoro. Epitomo, 3.17.
  18. Ovidio. Metamorfozoj, 12.112.
  19. Dictis Cretensis, 2.5.
  20. Homero. Iliado, 3.123.
  21. Kiu jam provokis, ekzemple, ke Deifobo kaj Heleno forlasis siajn edzinojn.
  22. Eŭstatio. Pri Homero, 1697.
  23. Partenio. Am-aferoj, 16.
  24. Apolodoro. Epitomo, 4.5.23.
  25. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.26.7-8.
  26. Oksirinka Papiro, 4708.
  27. Skolioj pri Ion, de Eŭripido, 5.