Telefoncentralo
El Vikipedio
Telefoncentralo estas tiu centrejo, kie oni faras interligojn inter telefonoj aŭ telefonaj splisaĵoj ŝaltitaj al la telefoncentralo. Oni ne tuj venis al la ideo de telefoncentralo: dekomence posedanto de la telefono farigis interligon al po unu konatulo. La telefondratoj aranerete plektis la gravajn usonajn urbojn.
Enhavo |
[redaktu] Historio
En 1877 E.T. Holmes faris centralon kun 5 telefonoj, sed li mem ne rekonis tion inventaĵo, ne disvastigis tion. En Eŭropo hungaro Tivadar Puskás volis fari telegrafcentralon, sed li fiaskis. Precipe la borsistoj kontraŭstaris, laŭ ili la datumoj malkaŝiĝus. Poste li aŭdis pri la telefono, tial li aliĝis al kolegaro de T.A. Edison, kie la ideo etendiĝis. Post komuna laboro Charles Scribner ricevis patenton pri telefoncentralo, la unua ekfunkciis en 1878 en New Haven, Connecticut. En la sekva jaro en Parizo Puskás faris telefoncentralon.
[redaktu] Mana centralo
La telefonado rapide etendiĝis, ĉar oni uzis ankaŭ la telegraflineojn. Laŭ la pretendoj oni interligis ankaŭ la centralojn, tial oni povis telefoni ankaŭ al aliaj urboj. Ili estis manaj lignopupitraj centraloj. La telefonistino povas fari interligon helpe de ĵakoj. Du ĵakoj estas konektitaj per konduktiloj. Klaprelajso anoncis, se iu vokis. La telefonistino ŝtopis liberan ŝtopilon en la laŭan ŝtopilingon, demandis la vokiton, baldaŭ ŝi ŝtopis la alian ŝtopilon en la ŝtopilingon de la vokito. Tio estas la loka bateria sistemo (LB). Foto prezentas tion sube ĉe la hejma centralo.
La centra bateria sistemo (CB) estas pli moderna, anstataŭ klaprelajso sufiĉis lampo, vidrelajso aŭ lumdiodo. La CB pupitro estas pli malgranda, ja la klaprelajso bezonis pli da loko. Ĝenerale manipulist(in)o povis manipuli kelkcent da abonuloj. Se la pretendo estis pli granda, oni metis laŭvice pupitrojn, kiuj jam havis alvokilajn lineojn inter la telefonistoj. Formiĝis grandegaj centraloj, ekzemple en Budapeŝto dum 1a Mondomilito la centralo Teréz havis 18mil da abonuloj! La manipula laboro estis laca kaj ofte okazis eraroj.
[redaktu] Aŭtomata centralo
En 1888 Almon Strowger (stroĝer), usona sepultisto ĉagrenis, kiam legis sepulton de konatulo. Li supozis, ke la familio volis telefoni al li, sed la manipulistino verŝajne interligis kun alia sepultisto. La solvo estus aŭtomata telefoncentralo. Li kune kun fakuloj faris funkcipovan centralon, kiu tutmonde disvastiĝis, la sistemo ricevis la nomon „strowger”. Strowger funkciigis la maŝinojn per 4 butonoj sur la telefono. Estis ankaŭ aliaj metodoj, sed la plej sukcesa estis la disko. Ĝi laŭ la cifero donas impulsojn, kiujn la relajsoj en la centralo imputas, aŭ rekte maŝinoj movas. Dume en Svedio L.M. Ericsson faris alian centralon.
[redaktu] Senperaj kaj peraj maŝinoj
La unuaj centraloj konsistis el senperaj aŭ peraj maŝinoj. La senperaj estis elektromagnetoj, la funkcianta ankro puŝis dentoradon aŭ io similan laŭ la diskumitaj ciferoj. Kun la dentorado movis turnanta maŝinparto, kiu faris kontakton al direkto de la definita telefono. La peraj maŝinoj uzas aksojn turniĝantajn konstante. Dum funkciado la ankroj puŝis al la girado la turneblan maŝinparton. Dum la rondiro la maŝino havas eblecon fari kontakton al la definita telefono aŭ centralo. Ne nur la maŝinoj, sed ankaŭ la centraloj estas senperaj aŭ peraj. En la unua kazo diskoimpulsoj senpere funkciigas la maŝinojn. En la alia centralo ofte relajsoj komputas la impulsojn kaj post logika manovro okazas funkciado.
[redaktu] Elektromekanika centralo
La elektromekanika centralo estas pli moderna, ĉar ne estas girado. Specialaj relajsoj formas koordinatan sistemon. Horizontala kaj vertikala relajsoj determinas koordinaton, tie la kontaktoj faras interligon al la definita telefono aŭ centralo.
[redaktu] Ciferecaj centraloj
La nuntempaj telefoncentraloj estas ciferecaj. Tiuj centraloj ne transdonas tutan spektron de la voĉo, sufiĉas inter 300-3400 Hercoj. La elektronikaĵo samplas el la voĉo sekunde po 8000. Ili estas kolektitaj kaj enpakitaj. Fine la pakaĵoj atingas la celon. Antaŭ ol fari laboron, la centralo faras almenaŭ 2 apartajn planojn. Se tio samas, la manovro fariĝos. Se en la plano estas diferenco, la centralo ekzamenas ilin per erarserĉa programo. La bona plano fariĝos, la malbona cirkvito donas alarmon. La cifereca centralo konsistas el komputilaj konsistaĵoj. Ankaŭ la funkciado similas al la komputiloj.
[redaktu] Specoj de telefoncentraloj
- Hejma centralo: ne estas interligo kun alia centralo. Oni telefonadas nur inter si.
- Subcentralo: oni telefonas inter definita grupo (kolegaro) SENPAGE, krome estas ebleco telefoni eksteren POR MONO, aŭ la vokanto, aŭ posedanto de la subcentralo pagas. La subcentraloj forprenas ŝarĝon de la loka trafiko de la ĉefcentralo.
- Ĉefcentralo: kontrasto de subcentralo. Tio estas publika reto por abonuloj. En pli granda urbo ne unusola, sed kelkaj unurangaj centraloj funkcias. La ĉefcentralo havas interligojn al aliaj ĉefcentraloj, subcentraloj, interurbaj centraloj.
- Apudcentralo: en pli granda urbo ne unusola, sed kelkaj NE unurangaj centraloj funkcias. La apudcentralo estas ĉiam pli malgranda, ĝi ne povas fari definitajn taskojn, nur helpe de ĉefcentraloj.
- Fincentralo: en pli malgranda urbo sufiĉas unusola centralo, ĝi havas interligon al interurba centralo.
- Interurba centralo: (centralo de centraloj) estas interligoj kun aliaj centraloj, rektaj telefonoj ne aliĝas al la centralo.
- Memserva centralo: estas tiu senmanipulistina subcentralo, kiu havas nur kelkajn telefonojn metitajn proksime. La kolegoj mem manipulas la vokojn. La telefonoj estas kompletigitaj per butonoj. Tiu centralo funciis en tiu epoko, kiam en la subcentraloj la interna kaj alurba trafikadoj estis aŭtomataj, la elurbaj vokoj estis malaŭtomataj.


