Telefonisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Telefonisto estas iama profesio farita ĉefe de virinoj. La profesio de telefonisto preskaŭ hodiaŭ malaperis.

Telefonistoj laborantaj
Telefonista mentona telefoneto, uzante ĝin ambaŭ manoj estas liberaj, tamen ili povas komunikadi

Telefonistoj interligis permane la vokantojn de la abonuloj en la neaŭtomataj telefoncentraloj. Komence ili laboris starantaj, poste sidantaj.

La laboro[redakti | redakti fonton]

La telefonisto ekrigardas (ekzemple lampeto eklumas) [dumnokte ankaŭ ekaŭdas] telefonadan intencon de la vokantoj. La telefonisto interligiĝas al la vokanto kaj demandas la petitan telefonnumeron. Se tio troviĝas loke, la telefonisto tuj faras la interligon. Okaze de longdistanca voko, la telefonisto registras la datumojn en bileto. Fine la telefonisto diras: "mi notis, bonvolu atendi" kaj malligas la kontakton. Poste la telefonisto aŭ iu alia kontaktiĝas kun la malgranda telefona centralo kaj transdonas la datumojn. La telefonisto kontaktiĝas kun la petita abonulo kaj diras: "vi havas londistancan vokon, bonvolu atendi". Okaze de okupiteco la telefonisto rajtas disligi la paroladon. La telefonisto revokas la unuan telefoniston, kiu faras preta la longdistancan vokon. La telefonisto diras: "mi donas la petitan abonulon, bonvolu paroli" kaj tuj komencas mezuri la paroltempon. Fine de la parolado la telefoncentralo denove signas. La telefonisto enligiĝas kaj demandas: Ĉu finiĝis?. Se neniu respondas, notas rezulton de paroltempo sur la bileton kaj disligas la kontakton. Okaze de lokaj vokoj ĝenerale oni ne mezuris la paroltempon. Se loka lineo signas, la salutvorto estas "centralo", en alia kazo: la loknomo.