Telegrafisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telegrafo de Chappe
Konata sendilo de Morse

Telegrafisto estas tiu okupiĝo, kie la laboristo scipovas sendi kaj ricevi telegramojn per telegrafo. La profesio nuntempe jam apenaŭ ekzistanta. Dum proksimume 200 jaroj uziĝis diversaj telegrafoj, tial ankaŭ la laboro estis malsama.

Historio

La profesio etendiĝis precipe dum regado de Napoleono pro invento de Chappe. La telegrafistoj ne konis la mesaĝon, nur ili imitis la movojn de la antaŭa mekanika telegrafo.

Ekde invento de Morse la telegrafisto konis la mesaĝon, ili kodigis ĝin al Morsa kodo kaj sendis tion al la adresulo. Tie la telegrafisto legis kaj deĉifris la sendaĵon.

Baldaŭe literoskribaj telegrafoj etendiĝis, kie la telegrafisto devis rapide skribi. Komence tiu laboro estas tre peza, ĉar la parte mekanika telegrafo funkciis per mallevo de pezoj. La telegrafisto foje-foje devis levi la pezojn per sia piedo.

Post apero de sparkotelegrafoj la telegrafistoj devis labori ankaŭ per siaj oreloj. Oni denove uzis la Morsan kodon. Nuntempe nur radioamatoroj uzas la radioondojn kaj la Morsan kodon.

Dume la literoskribaj telegrafoj evoluis al teleksoj. La laboro faciliĝis, virinoj transprenis la laboron. Ĝenerale oni devis sendi po 300 karaktrojn minute.

Siemens T100: tipa kesta telekso en fermebla tablo, kie jam virinoj laboris

Famaj telegrafistoj