Telegraflineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Telegraflineo estas informada interligo inter du telegrafoj (tio estas punkto-punkto interkomunikiĝo) aŭ inter telegrafo kaj telegrafcentralo.

Teorie la telegraflineo konsistas el 4 konduktiloj (po 2 sendaj kaj ricevilaj konduktiloj). Oni uzis ankaŭ dukonduktilan (simplecan) interligon. La sendilo kaj la ricevilo estis en seria konekto. La sendado kaj la ricevado alterne ŝanĝiĝis.

La Morsa-aparato ofte funkciis per unusola konduktilo. La manka konduktilo estis terkonekto.

La kvarkonduktila interligo povas esti dupleksa aŭ duondupleksa. La plej lertaj telegrafistoj uzis duplekson. Ili tajpis la telegramojn, sia maŝino ne presis ilin (ne estis kontrolado), nur la alia telegrafo. Dume ankaŭ la alia telegrafisto tajpis telegramojn simile. En duonduplekso la tajpita telegramo presiĝis ankaŭ en la propra telegrafo, tial la alia telegrafisto ne povis sendi samtempe telegramon.

Aerkonduktila lineo[redakti | redakti fonton]

Oni fiksis porcelanajn izolaĵojn sur stangoj. Oni ligis la nudajn bronzajn konduktilojn al la porcelanoj. Ofte estis emfazaj stangoj. Tie estis ankaŭ fiksligo al la stangosubaĵo ĉe la tero. La preterirantoj, se ili havis Morsan sendilon, povis aliĝi al la lineo.

Ekskluziva telegrafa kablo Krarup-sistema. Sube estas plumba ŝelo, pli supre kuseno el 3 paperaj tavoloj, pli supre aera izolaĵo (la spiralaj paperoj), fine 28 da kupraj konduktiloj kun paperizolaĵo. Supre antaŭe videblas la nuda konduktilo kun dense ĉirkaŭita per ŝtaldrato. Tio estas invento de Krarup.

Kabla lineo[redakti | redakti fonton]

Tra riveroj, maroj oni ne povis gvidi aerkonduktilojn. La solvo estis la kablo. Ankaŭ en urboj uzis ilin. La telegrafa kablo estas apartaj paralelaj konduktiloj izolitaj per paperoj. Ekstere estis plumba kovraĵo. Sub akvo estis ankaŭ armaĵo. Oni sukcese ligis telegrafe la kontinentojn.

Post invento de la telefono oni uzis la lineojn komune. Estis du solvoj, aŭ oni alterne ŝanĝis la aparatojn, aŭ samtempe uzis la telegrafojn kaj la telefonojn. Baldaŭe en kabloj estis parte telegrafaj, parte telefonaj konduktiloj. La alternokurenta telegrafado profitis la kanalojn. Sur unu konduktilparo komence estis 3 kanaloj, post du jardekoj jam 2800 kanaloj!

Formiĝis diversaj retoj, la plej granda estis la telekso.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.