Teleregilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teleregado)
Televida teleregilo

Teleregilo estas aparato, plej ofte mane tenebla, per kiu oni regas elektronikajn rimedojn, sen drato aŭ alia fizika kontakto kun la regata aparato. En hejmoj, oni uzas teleregilon ekzemple kun televido, radioaparato, DVD-legilo, videoaparato aŭ infanaj ludiloj.

Teleregiloj estas uzataj ankaŭ por malfermi pordon (ekz. de garaĝo), ŝlosi kaj malŝlosi aŭton kaj eĉ komandi komputilon aŭ ĝenerale por hejma aŭtomatigo. Ŝlosaj-malŝlosaj teleregiloj ofte estas enkonstruitaj en ŝlosiloj, ekz. tiuj de aŭtoj.

Hejma teleregilo povas esti destinita por funkciigi nur la aparaton, kun kiu ĝi estas liverata, sed ekzistas ankaŭ regiloj por multaj kaj diversspecaj aparatoj.

Teleregiloj estas uzataj ankaŭ en industrio kaj en batalilaj sistemoj de armeoj.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La plej multaj hejmaj teleregiloj komunikas kun la regata aparato per infraruĝa radiado, sed ankaŭ aliaj tipoj de elektromagnetaj ondoj (radiofoniaj aŭ mikroondaj frekvencoj) estas uzataj. La energion bezonatan de mana teleregilo donas baterioj, kiuj povas esti reŝargeblaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]