Telerlavilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Telerlavilo.

Telerlavilo estas maŝino por lavi telerojn kaj aliajn ujojn kaj manĝilojn. Ĝi troviĝis dekomence en restoracioj sed ankaŭ en propraj hejmoj.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La telerlavilo uzas cirkuladon de tre malvarma akvo (55-65 gradoj Celsiusoj) kaj tre efikaj detergilojn (plej parto tro alkalaj kaj nekontakteblaj kun haŭto) por pli efike purigi la lavendaĵojn. La telerlavilo estas, sekve, aparato kiu projektas akvon sur la teleroj, ĉu estas akvo kun detergilo, je la komenco, ĉu pura je la fino por klarigi. Multaj havas ankaŭ varmigajn elementojn por sekigi la uzaĵojn post lavitaj.

La telerlavilo havas unu aŭ pliajn pletojn elpreneblajn sur kiujn oni metas la lavendaĵojn. Fabrikitaj el plasto aŭ metalo, ili kutimas esti desegnitaj por povenhavi la plej grandan numeron de elementoj: la teleroj apogitaj sur vertikalaj apogiloj, la glasoj sur starigiloj, ktp. Ili ankaŭ havas filtrilojn kiuj retenas la plej dikajn restojn kaj kiuj devas esti purigitaj periode. En la plej novaj modeloj, oni anstataŭas ĉi tiun filtrilon per pistilo aŭ muelilo, tra kiu oni faras pasi la akvon, tiel ke estas forigitaj la manĝorestojn sen neceso devi purigi la filtrilon.

Eksteraj ligoloj[redakti | redakti fonton]