Gălăuțaș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Telesény)
Gălăuțaș
Vilaĝo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Harghita
Alinome Galócás (hungare)
Iama hungara departemento Csík
Situo 46° 55′ N, 25° 24′ O (mapo)46.91083333333325.406666666667Koordinatoj: 46° 55′ N, 25° 24′ O (mapo)
Gălăuțaș (Rumanio)
Gălăuțaș (Rumanio)
DMS
Alto super maro 682 m
Poŝtkodo 537120
Loĝantaro
– komunumo 2.719 (en 2009)
– vilaĝo 1.939 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 84479
vdr

Gălăuțaș [gələucaŝ] (hungare: Galócás [galocaŝ]) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Gheorgheni. Al ĝi apartenas, krom la sidejo, la vilaĝoj Dealu Armanului, Gălăuțaș-Pârău, Nuțeni, Plopiș, Preluca, Toleșeni kaj Zăpodea.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1930 ĝi havis 1 591 loĝantojn el kiuj 829 rumanoj, 490 hungaroj, 117 judoj, 31 ciganoj; en 1992 2 766, el kiuj 2 031 rumanoj, 731 hungaroj.

En la censo de 2002 la 2 719 loĝantoj de la komunumo deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
rumanoj 2.010 75,7 %
hungaroj 575 21,6 %
romaoj 66 2,5 %
germanoj 5 0,2 %
Lingvo Nombro Elcentaĵoj
rumana 2.054 77,3 %
hungara 593 22,3 %
cigana 8 0,3 %
germana 1 < 0,1 %

Preskaŭ ĉiuj ne-rumanoj vivis en la sidejo Gălăuțaș aŭ en Toleșeni.

Historeio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Gălăuțaș apartenis al Hungario, al Csík. Ĝi memstariĝis en 1925 de Subcetate. La vilaĝo estas lignoindustria centro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09.
  2. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.