Telesterjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TelesterjoTelesterion estis granda salono por la inico-ceremonio en la Eleŭzisaj Misteroj, Ateno.

Ĉe la ceremonioj de Eleŭziso, la inicontoj eniris al Telesterio, oni montris al ili la sanktajn relivojn de Demetra kaj la sacerdotinoj elmontris la viziojn akiritajn dum la "sankta nokto". Tiu estis la plej sekreta parto de la Misteroj kaj estis al la inicitoj malpermesita paroli pri tio.

Ĝi estis detruita de la persoj kaj rekonstruita poste fare de Periklo.

Situanta en Grekio, je ĉirkaŭ 20 km el Ateno, ĝi estis unu el plej grandiozaj ekzemploj de helena hipostila ĉambro. En ties lasta fazo iĝis kvadrangula konstruaĵo ĉirkaŭ 21 m longa. Ĝi havis 42 kolonojn distribuitajn en linioj. Ĝi estis ĉirkaŭata de sidlokaro kie sidis la inicitoj. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke en la 5a jarcento a.K. povus enhavi 3.000 personojn sur siaj sidlokoj. En la Telesterio okazis la kerno de la ĉefaj misteroj de Eleŭziso, kvankam oni konas malmulte el tio kio tie okazis reale, nur hipotezojn baze sur aludoj fare de psotaj kristanoj aŭ metaforoj de filozofoj.

La Telesterjo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Telesterjon:

Ili spirfluge venas super multhoman Atenon,
kie la Partenono en Akropolo sublimas
kun di-statuoj flankaj kaj la frontonoj aludaj.
Jen Atenea Templo, jen Dioniza Teatro,
sur roko elĉizita, l'Erektejono voluta
kun nobla kolonaro de l'Kariatida Portiko.
Muregoj, monumentaj pordoj, triumfaj arkaĵoj
kaj temploj ĉirkaŭstaras la Telesterjon unikan.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.