Telesto (luno)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Telesto.
Telesto
Natura satelito de Saturno (XIII)
Telesto (Cassini, oktobro 2005)
Telesto (Cassini, oktobro 2005)
Oficiala nomo Saturno XIII
Historio
Malkovrintoj Bradford A. Smith,
Harold J. Reitsema,
Stephen M. Larson,
John W. Fountain
Dato de malkovro
Loko de malkovro
8-a de aprilo 1980[1]
Usono
Unua superflugo Cassini
(11-a de oktobro 2005)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 294 619 km
Discentreco 0
Klinangulo 1,19°
Periodo 1,888 tago
Fizikaj ecoj
Diametro 29 × 22 × 20 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
7,2 × 1015 kg
1 × 103 kg/m3
~0,0033 m/s2
~9 m/s
Rotacia periodo kaptita rotacio
Aksa kliniteco 0
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo  ?
Albedo 0,994
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 18
v  d  r
Information icon.svg

Telesto estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi sekvas la saman orbiton kiel Tetiso.

Malkovris ĝin Bradford A. Smith, Harold J. Reitsema, Stephen M. Larson kaj John W. Fountain de la "Lunar and Planetary Laboratory" de la Universitato de Arizono. Ili maldaŭre nomis ĝin S/1980 S 13. Sekvantajn monatojn, oni faris de ĝi plurajn observojn kun nomoj S/1980 S 24[2], S/1980 S 33[3] kaj S/1981 S 1[4].

Enhavo

Orbito[redakti]

En 1980, Seidelmann kaj al.[5] montris ke Telesto situas en la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Tetiso - Saturno, tie estas sur la sama orbito, kun antaŭiro de 60° (aŭ 1/6 da orbito). Tia punkto estas foje nomata "Troja punkto", pro tio, Telesto[6] estas dirata troja satelito de Tetiso.

Kalipso, alia "troja satelito" sekvas la saman orbiton kaj situas en la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Tetiso - Saturno.

Ecoj[redakti]

Ĝia denso, 103 kg/m3, pensigas ke ĝi konsistas el akva glacio.

La superflugo fare de la kosmosondilo Cassini je la 11-a de oktobro 2005 montris surfacon surprize blankan kaj glatan, malriĉan je krateroj.

Nomo[redakti]

La satelito ricevis sian nomon, aprobitan de IAU[7], laŭ tiu de Telesto, unu el la oceanidinoj, filinoj de Oceano kaj Tetiso.

Notoj kaj referencoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    La troja luno Telesto (el "View of the Solar System") (angle)
Ekstera ligilo    La luno Telesto (el paĝaro de NASA) (angle)
Ekstera ligilo    Telesto el "Cassini-misio ekvinoksa" (angle)
Ekstera ligilo    Telesto, postkuranta Tetison "The Planetary Society" (angle)
Ekstera ligilo    Telesto, el la paĝaro de Jean-Michel (france)
Ekstera ligilo    La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") (france)
Ekstera ligilo    Telesto, luneto de Saturno (el "Techno-Science.net") (france)
Ekstera ligilo    Tetiso, telesto kaj Kalipso (el "Projekto Luno") (germane)