Teletekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Terminalo SAGEM TCX2000

Teletekso (oficiala nomo: Teletex, deponita en 1978) (ne konfuzenda kun teleksoTeleteksto) estis ITU-T specifikaĵo por komunikila servo de tekstoj kaj dokumentoj kiu povis esti provizita per telefonaj lineoj. Teletekso ebligis la transsendon kaj plusendon de faks-dokumentoj de grupo 4. Ĝi rapide estis anstataŭita de retpoŝto sed la nomo Teletex plu restas en pluraj el la X.500 standartaj atribuaĵoj uzataj en LDAP.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Teletekso estis destinita kiel ĝisdatigo de la tradicia teleksa servo. La terminalo-al-terminala komunika servo de telekso devis fariĝi oficejo-al-oficeja dokumenta transsenda sistemo de teletekso. Teletekso antaŭvidis rektan komunikadon inter elektronaj tajpiloj, dokumentoredaktiloj kaj personaj komputiloj. La uzo de tia ekipaĵo konsiderinde pligrandigis la haveblan karaktraron por pretigo de dokumentoj.

Karaterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Karaktraroj[redakti | redakti fonton]

Krom la standarta karaktraro, tuta aro de grafikaj simboloj kaj plena reg-signaro estis haveblaj en teletekso. La reg-signaro helpis al pretigo kaj reprodukto de dokumentoj. Interalie, ĝi ebligis la lokiĝon de la printkapo, specifikaĵon de paĝ-orientiĝo, maldekstran kaj dekstran marĝenojn, vertikalan spacon kaj uzon de substrekado. La paĝ-regan karakterizon ebligis la uzon de standartaj paperoj en A4 (dimensio) por ricevi mesaĝojn anstataŭ la kontinua paper-rulaĵo uzata en tradiciaj teleksaj sistemoj.

Transsendo kaj ricevo[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa/antaŭa procezo estas antaŭvidata en teletekso. Transsendo/ricevo de mesaĝoj devas okazi en la malantaŭo sen ĝeni la laboron, kiun uzanto estas faranta en la antaŭo per la ekipaĵo. Alidirite, uzanto povas pretigi novan dokumenton, dum alia dokumento estas transmisiata aŭ ricevata. Teletekso devas ankaŭ kongrui kun aktuala teleksa sistemo kaj interkomuniki kun ĝi. Teleksaj proceduroj alvokis interŝanĝon de kapvorta informo antaŭ ol la dokumento mem estis transsendata. La kapvorta informo konsistis el kvar partoj:

  • Parto 1: Ricevanto id,
  • Parto 2: Sendanto id,
  • Parto 3: Dat- kaj hor-stampo,
  • Parto 4: Dokument-referenco.

24 karaktroj estis uzataj por sendanto/ricevanto id, 14 karaktroj por dat- kaj hor-stampo, kaj 7 karaktroj por dokument-referenco kiu ankaŭ indikis la nombron de paĝoj en la dokumento. Sendanto/ricevanto id konsistis el 4 kampoj:

  • Kampo 1: Land-kodo,
  • Kampo 2: Nacia abonant-numero,
  • Kampo 3: Rezervita al estonta uzo,
  • Kampo 4: Terminal-/Posedant-kodo.

La nombro de karaktroj atribuitaj al ĉiu el la supraj kampoj estis varia, kondiĉe de maksimumo por ĉiu kampo, la totalo estante 24 karaktroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]