Televido
Televido (mallongigo: TV) estas telekomunika sistemo, per kiu eblas sendi moviĝantajn bildojn kaj sonojn trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latina video (signifanta "mi vidas").
La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Al televido rilatas verboj spekti kaj zapi.
Historio
La disvolviĝo de la televido okazis laŭ du ideoj: la elektron-meĥanika televido kaj la posta pure elektrona televido. El la posta venas ĉiuj modernaj televidoj, tamen ili disvolviĝis el la meĥanika metodo.
Tra la jaroj: mallonga resumo
- 1860: Unua transsendo de ne-movaj bildoj per telegrafo. La maŝinon, nomita "pantélégraphe" aŭ "pantelegrafo", inventis franca abato Giovanni Caselli [kasELi], sed ĝi ne estas vere televido, plue pra-telekopiilo. Ĝi uzis elektrokemian metodon por skanado de la bildo, kaj du grandaj pendoloj por la sinkronigo de la sendilo kaj la ricevilo.
- 1884: Germano Paul Gottlieb NIPKOW [NIPkov] inventis la Nipkovan Diskon. Vidu malsupren.
- 1897: Germano Ferdinand Braun inventis la katodradian tubon, kiu montras bildojn per la balaado de radio de elektronoj sur fosforeskan surfacon.
- 1905: Usonano Lee DE FOREST [de FORist] inventis la vakutuban triodon, kiun li nomis Aŭdion-on, kaj kiu iĝis baza ero de iu tiutempa elektronika cirkvito.
- 1923: Ruso Vladimir Kosma ZVORIKIN (ruse: Зворыкин, Владимир Кузьмич) inventis sian "ikonoskopon". Tiu estis praulo de la nuntempa televida kamerao, ĝis la nun preskaŭ universala uzo de CCD teknologio.
- 1926: Skoto John Logie BAIRD [berd] faris la unuan publikan pruvadon de televido, en Londona vendejo, uzante Nipkovan diskon. Lia aparato havis rezolucion de 30 lineoj, kaj mezuris 3,8 x 5,0 cm. TAKAYANAGI Kenjiro unue sukcesis transsendi elektronikan bildon sur katodoradian tubon.
- 1927: Usonano Philo Taylor FARNSWORTH [FARnzŭort] unue montris sian tutelektronikan televidsistemon.
- 1927: La unua longa distanca publika televida elsendo okazis de Vaŝingtono al Nov-Jorko, montrante bildon de Herbert C. HOOVER, tiame Usona Sekretario pri Komerco.
- 1928: John Logie BAIRD faris la unuajn provojn de kolora televido.
- 1929: La unuaj regulaj dissendoj de la BBC (Britio).
- 1930: Usonano Charles JENKINS [ĜENkinz] elsendis la unuan televidan reklamon.
Elektromeĥanika televido
Paul Gottlieb Nipkow proponis kaj patentis la unuan elektromeĥanikan televidilon en 1884. Ĝi funkciis per skanado de du-dimensia bildo helpe de turniĝanta disko kun truetoj, kiuj tralasis ĉiumomente lumradion de precize unu cirkleta parto de la bildo. Tiel la du-dimensia bildo estas transformata al unu-dimensia signalo, transsendeble tra (analoga) elektra lineo.
Elektronika meĥanika televido
Ekde 1907 ĝis 1910, Boris Rosing kaj sia studento Vladimir Zvorikin montris televid-sistemon kiu uzis meĥanika spegul-tamburan skanilon en la dissendilo kaj katodradian tubon en la ricevilo. Rosing malaperis dum la Rusia revolucio de 1917, sed Zworykin poste laboris kun RCA por krei tute elektronikan televidon, tamen la desegno de tiu televido atencis patentojn de Philo Taylor Farnsworth.
Elektronika televido
Analoga
Elektronika televido funkcias pli-malpli kiel meĥanika televido, sed sen moviĝantaj partoj. La skanado okazas ekzemple per lum-sensiva tavolo skanata de elektron-radio.
Grava antaŭlaboro por la evoluo de la elektronika televido estis la katodradia tubo, kiun en la jaro 1897 evoluigis Ferdinand BRAUN kune kun Jonathan Zenneck.
La unuan elektronikan televidan bildon transsendis en 1926 Takayanagi Kenjiro (Japanio) kiu tiucele alikonstruis la katodradian tubon.
Tutelektronikan sistemon unue prezentis Philo Taylor Farnsworth en la aŭtuno de 1927. Li estis mormona filo de farmisto el Rigby (Idaho) kiu komencis elpensi sian sistemon je aĝo de 14 jaroj. Li diskutis sian ideon kun sia altlerneja kemi-instruisto, kiu ne povis pensi iun kialon, ke ĝi ne estis ĝuste. Li daŭre klopodis pri la ideo ĉe Brigham Young Akademio (nun Brigham Young Universitato). Kiam li estis 21-jaraĝa, li montris funkciantan sistemon en sia laboratorio en Sanfrancisko. Lia sistemo liberigis la televidon el sia dependo je turniĝantaj diskoj kaj aliaj meĥanikaj partoj. Ĉiuj modernaj katodradiaj tuboj rekte devenas el tia ellaboraĵo.
Ankaŭ Vladimir ZVORIKIN oni iufoje nomas patro de la elektrona televido, pro lia invento de la kamerao-sistemoj ikonoskopo en 1923 kaj de la kineskopo en 1929. Liaj desegnoj estis inter la unuaj kiuj montris televidan sistemon kun la trajtoj de modernaj katodradiaj tuboj. Lia antaŭa laboro kun Rosing por elektronmeĥanika televido transigas profundan komprenon kiel produkti elektronan sistemon. Tamen, lia patenta pretendo estis malvalidigita pro tri faktoj: 1) La 1923-a patento de Zvorykin montris nekompletan desegnon, kaj ne funkciis ĝis 1933; 2) La 1923-a patento estis ne donita ĝis 1938, post ĝi estis serioze refarita; 3) Zvorykin vizitis la laborotorion de Farnsworth dum li ellaboris siajn desegnojn por RCA
Ĝis hodiaŭ regas kontroversa debato, ĉu Farnsworth aŭ Zvorykin unue inventis la modernan televidon.
La unuan tute elektronikan televidan tubon de Eŭropo publike prezentis Manfred von Ardenne en la jaro 1931.
Cifereca
Ĉe cifereca televido la skanado de la du-dimensia bildo okazas ne kontinue, sed la lum-sensiva faco konsistas el punktoformaj eroj, kiuj unuope donas signalojn pri la ricevata lumo. La signaloj ne estas kombinataj al analoga signalo, sed al bitstrio. Tiun oni enkodigas laŭ la necesoj de la dissenda medio kaj la disponebla bendlarĝo. Kiel ĝenerale ĉe cifereca informo tia dissendpreta signalo povas inkludi redundancon, kiu ebligas la korekton de informperdo dum la transsendo.
Naciaj televidoj
- Al-Ĝazira - Sendependa arablingva satelita televida stacio.
- ARTE - Franca-germana kunlabora arta televida stacio.
- BBC - Brita duon-sendependa nacia televida kaj radia reto.
- Euronews
- France Télévisions - Franca nacia televida reto.
- TV Brasil - Canal Integración - Brazila internacia televida stacio.
Vidu ankaŭ
- Internacia Televido - Interreta televidkanalo en Esperanto
- Dissenda televido
- Kabla televido
- Satelita televido
- Magnetoskopo
- Siliciskopo
Eksteraj ligiloj
Esperantaj
greke La evoluo de la televizio de Christian BERTIN
greke Farbskatol' (esperantlingvaj filmetoj)
Anglaj
grekeCaselli-a pantelegrafo (el Retarkivo 2006)
greke La Aŭdion de Lee de FOREST
Francaj
grekeCaselli-a pantelegrafo netrovebla
greke Nipkova disko (ankaŭ germane)
greke La Aŭdion de Lee de FOREST
Germanaj
grekeLa aparataro prezentita de ARDENNE en 1931
grekeArtikolo pri 120 jaroj da televido kun multaj originalaj skizoj (el Retarkivo 2007)