Televido Belsat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Televido Belsat
emblemo
televidstacio • televidkanalo
Komenco 2007
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio, Pollando
Moto Белсат — Нам близки ваши дела
Белсат — нам блізкія вашыя справы
Ĉefestro(j) Agnieszka Romaszewska-Guzy vd
Lingvoj

belorusa lingvo
rusa lingvo

Posedata de Pola Televido vd
Retejo https://belsat.eu/ru, https://belsat.eu/pl Oficiala retejo
vdr
Emblemo de Belsat.

Televido Belsat (pole Biełsat TV, beloruse Белсат) estas televidkanalo de satelita televido en la [belorusa kaj la rusa lingvoj. La kanalo estas financata kiel parto de Telewizja Polska. Inaŭguro de la agado okazis la 10-an de decembro 2007, datrevene de Tago de Homaj Rajtoj. Direktoro iĝis Agnieszka Romaszewska-Guzy. Kreon de la programo helpas registaro de Litovio.

Misio[redakti | redakti fonton]

Belsat certigas al belorusoj aliron al sendependa informo pri situcio en ilia lando kaj en la ŝtatoj de estinta Sovetunio, al vera scio pri la propra historio kune kun kultura kaj distra oferto en ilia gepatra lingvo. Ĝi servas al konstruo de ligiloj inter demokratiaj socioj de Eŭropo kaj Belorusio kun aliaj postsovetaj landoj, kaj apogo de demokratiigaj procesoj en tiuj landoj.

Maniero de dissendo[redakti | redakti fonton]

Satelito kaj kabla televido

Belsat disaŭdigas pere de satelito Astra 4A, kiu atingas eŭropan parton de malnova Sovetunio. En Ukrainio alireblas en kabla televido, sed en Pollando nur ĉ. 20%. En Belorusio ekzistas neoficiala malpermeso de la regopovoj.

Interreto

La programo estas disaŭdigata en la paĝoj de belsat.eu, YouTube, kaj en retaplikaĵo VOD BelsatSmart por televidiloj kun operaciumoj Android kaj IOS.

Skipo[redakti | redakti fonton]

Junie 2008 la stacio laborigis ĉ. 100 personojn en Pollando kaj Belorusio. Nuntempe la skipo nombras ĉ. 290 laborantojn kaj kunlaborantojn: poloj, belorusoj, ukrainoj, rusoj, kazaĥoj kaj aliaj. La kanalo havas du reprezentejojn - en Minsko kaj Kievo kune kun reto de korespondantoj, i.a. en Berlino, Bruselo, Vilno, Prago kaj Erevano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]