Tell el-Hesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tell el-Hesi (hebrelingve = תל חסי) estas arkeologia situo en Israelo. Ĝi estis la unua grava situo elfosita en Palestino, dekomence de Flinders Petrie en 1890 kaj poste de Frederick Jones Bliss en 1891 kaj1892, sponsoritaj de la Palestina fonduso (PEF). Petrie pioniris en la sistema uzado de la stratigrafio kaj seriigo por dedukti la kronologion de la situo.[1]

Tell el-Hesi troviĝas en la Suduesto de la moderna Israela urbo Qiryat Gat.

Tell el-Hesi

Historio[redakti | redakti fonton]

La ejo nun esplorita estis loĝata de la praceramika neolitika periodo ĝis la helenisma civilizo, kvankam ne kontinue. La urbo atingis grandecon de 25 akreoj en la frua Bronzepoko dum la duono de la tria Jarmilo. Ĝi tiam maluziĝis ĝis la pli posta parto de la dua jarmilo dum la malfrua Bronzepoko kiam ĝi estis rekonstruita, restante en uzo dum ĉirkaŭ mil jaroj. Armea tranĉeosistemo estis fosita dum la Araba-Israela Milito de 1948. Dum Petrie kaj Bliss ekopiniis ke Tel El- Hesi estis la Biblia loko de Lachish, tiu hipotezo jam nun ne estas akceptita. Yohanan Aharoni identigas la ejon kun la biblia Eglon. [2]

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

La situa loko estis unue priskribita en 1839 fare de Edward Robinson kaj rezultis alta 200 futojn. La holmo estis proksimume kvadrata kun 200 futoj sur flanko en la tempo de Robinson sed poste ĝi estis reduktita per elfosadoj kaj damaĝo provokita de armeoj.

Ĝi estis origine elfosita inter 1890 kaj 1892 fare de la PEF dum kvin-elfosadaj sezonoj. Post arkeologia spertiĝo per trejnado ĉe Meydum en Egiptio kun Flinders Petrie, Frederick Jones Bliss laboris du jarojn ĉe Tell El- Hesi. Uzante la ceramikan sekvencon de Petrie kaj la pioniran koncepton de sekvenco de "grandurboj", Bliss povis establi ne nur la arkeologion de tiu specifa ejo, sed ankaŭ desegni la kadron de la sinsekvoj de la mezorienta arkeologio. La finaj raportoj estis publikigitaj en 1891 kaj 1894. Inter la aliaj elfosaĵoj aperis la restaĵoj de tio kio estis identigita kiel fera altforno, kun skorio kaj cindro, kiu estis datita al 1500 a.K. Se teorioj de fakuloj estas ĝustaj, la uzo de la varmaera blovado anstataŭe de malvarma aero estis konata en ekstreme frua aĝo. Krom iuj signitaj ceramikoj de diversaj periodoj, la signifa epigrafia trovaĵo estis aparta kunejforma tableto simila al tiuj de la Amarnaj Leteroj: en ĝi estas ankaŭ citita la nomo de jam menciita guberniestro de la urbo Lachish.

Dua serio de elfosadoj komenciĝis en 1970, laŭ la planoj de la Amerika Lernejo de Orienta Esplorado kaj de ĝia Prezidanto G. Ernest Wright: temas pri la Arkeologia Ekspedicio al Tel El- Hesi. La origina kernokunlaborantaro de direktoroj por la projekto inkludis John Worrell - direktoro; Lawrence Toombs - Senior Archeologist, Phillip King - Administra direktoro, Tom Frank - Eduko-direktoro, kaj W. J. Bennett, Jr. kaj Lawrence Stager kiel Kampo-direktoroj. La teamo fosumis en la loko ekde 1970 al 1983 laŭlonge de ok somersezonoj. La projekto emfazis elfosadon en du partoj de la ejo: la akropolo kaj ĝia rilata murosistemo (Kampoj I kaj III), kaj la Frua Bronzo IIIa (EB-IIIa) murosistemo de la pli malalta grandurbo (Kampoj V, VI, kaj IX).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Avraham Negev; Shimon Gibson (July 2005). Archaeological encyclopedia of the Holy Land. Continuum International Publishing Group. pp. 228–. ISBN 978-0-8264-8571-7. http://books.google.com/books?id=27nq65cZUIgC&pg=PA228. Retrieved 22 November 2010.
  2. Albright, William F. (1924), "Researches of the School in Western Judaea". BASOR 15: 7–8; Blakely, Jeffrey A.; Fred L. Horton (2001). "On Site Identifications Old and New: The Example of Tell el-Hesi". NEA 64 (1-2): 24–36.