Telmatornis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Telmatornis estas prahistoria birdogenro de neklara aliĝo. Ĝi ŝajne vivis en malsupra Kretaceo; ties restoj estis trovitaj en kuŝejoj de supra Maastriĥta (antaŭ ĉ. 71-68 mj) en Kuŝejo Navesink de Nov-Ĵerzejo, Usono. Nur ununura specio estas inkludita nune, nome Telmatornis priscus. Ĝi estis dum iome de tempo unuigita kun aliaj taksonon de akvobirdoj el limo inter Kretaceo kaj Paleoceno en la morfologia taksono "Graculavidae" (Grakulavedoj), nome supozitaj "transiraj bordobirdoj", sed tiu grupo estas nune konsiderata artefarita.

Kelkaj fontoj erare asertis, ke ĝi estis ligita kun anasoj kaj anseroj. Tialo por tio estas, ke frua anseroforma Anatalavis rex estis dum iome de tempo inkludita en Telmatornis. Analizo pri kladistiko de T. priscus[1] eltenas vidpunkton le tiu birdo el Mezozoiko estis membro de Karadrioformaj, la antikva kaj diversa grupo de modernaj birdoj kiuj inkludas ekzemple mevojn, aŭkojn kaj vadbirdojn.

Analizo pri kladistiko de la ostoj de antaŭaj membroj trovis ĝin tre simila al la Tufgrebo kaj malverŝajne al la Buntoturnico (nune konata kiel baza karadrioforma stirpo), la Nigrakola himantopo (pli progresa karadrioforma), aŭ la Aramo (membro de la subordo Grui de la Gruoformaj), je tio ke ties dorsa kondilo de la humero ne estis je angulo de 20°–30° for el la longa akso de la humero. La analizo ne rezultis en filogenetika modelo sed anstataŭe grupigis kelkajn birdojn kun similaj flugilformoj kune dum aliaj restis separate. Tiele oni ne konas ĉu tiu ŝajna simileco al greboj reprezentas evoluan rilaton, aŭ ĉu Telmatornis simple havis flugilon similan al tiu de greboj kaj movis ĝin kiel ili.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mortimer (2004)
  2. Varricchio, David J. (2002). “A new bird from the Upper Cretaceous Two Medicine Formation of Montana”, Canadian Journal of Earth Sciences 39 (1), p. 19–26. doi:10.1139/e01-057. [rompita ligilo]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mortimer, Michael (2004): The Theropod Database: Phylogeny of taxa Arkivigite je 2013-05-16 per la retarkivo Wayback Machine. Retrieved 2013-MAR-02.
  • Varricchio, David J. (2002): A new bird from the Upper Cretaceous Two Medicine Formation of Montana. Canadian Journal of Earth Sciences 39(1): 19-26. HTML resumo[rompita ligilo]