Telstar 12

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Telstar 12, ĝis la jaro 1999 nomita Orion 2, estas komunika satelito kiu estas funkciigata per la kanada firmao Telesat. Ĝi origine konstruiĝis por la firmao Orion Network Systems, kiu kuniĝis kun la firmao Loral Skynet mallonge antaŭ ol la satelito estis sendita al la tera orbito. Kiam la firmao Loral Skynet en 2007 kuniĝis kun la firmao Telesat, la satelito konsekvence estis transferita al tiu firmao.

Telstar 12 elsendas en la porcio de 12–18 GHz el la elektromagneta spektro. Ĝi kovras Nordan Amerikon de la orienta marbordo ĝis Cleveland, Ohio, en la okcidento, krome la plejparton de Suda Ameriko kaj Eŭropon. La firmao Eutelsat uzas kvar transponilojn por komunikado inter Eŭropo kaj Norda Ameriko.