Distrikto Teltow-Fläming
| Distrikto Teltow-Fläming | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Teltow-Fläming |
| Estas parto de | Brandenburgio |
| Administra centro | Luckenwalde |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2004) | 161.036 |
| Loĝdenso | 77 hom./km² |
| Areo | 2.092,03 km² |
La Distrikto Teltow-Fläming sur la mapo de Brandenburgio |
|
| Aŭtaj kodoj | TF |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Teltow-Fläming (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Luckenwalde estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.092,03 km² loĝas 161.036 homoj; do meznombre 77 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Teltow-Fläming estas signita per 13.
Najbaraj distriktoj estas oriente Dahme-Spreewald (2), sude Elbe-Elster (3), okcidente Potsdam-Mittelmark (10) kaj la saksa distrikto Wittenberg. Norde limas Berlino.
Enhavo |
Politiko [redakti]
Parlamento [redakti]
La parlamenton de la distrikto konsistigas 55 deputitoj.
- SPD 16
- CDU 13
- PDS 12
- Senpartiuloj Teltow-Fläming/Verduloj 5
- FDP 5
- Asocio de la kamparanoj (Bauernverband) 4
(laŭ la elektoj de la 26-a de oktobro 2003)
Administra subdivido [redakti]
En la distrikto ekzistas 16 administraj unuoj, inter ili 7 urboj. La donitaj nombroj rilatas al loĝantaro je la 30-a de junio 2005.
|
Urboj
Komunumoj (neasociiĝintaj)
|
Aldoniĝas unu komunumaro
|
Partneraj rilatoj [redakti]
La distrikto havas partnerajn rilatojn kun la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino.
Historio [redakti]
En decembro 1993 la ĝistiamaj distriktoj Jüterbog, Luckenwalde kaj Zossen kuniĝis je la nova distrikto Teltow-Fläming.
|
||||||