Telugua lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Telugue)
telugua lingvo
tĕlugu / తెలుగు
Mapo
lingvo • moderna lingvo
dravida lingvaro
Parolata en Barato
Parolantoj 82 000 000
Denaskaj parolantoj proksimume 75 milionoj
Skribo telugua skribo
Lingvistika klasifiko
Dravida lingvaro
Telugua lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Andra-Pradeŝo (Barato)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 te
  ISO 639-2 tel
  ISO 639-3 tel
  SIL TCW
  Glottolog telu1262
Angla nomo Telugu
Franca nomo télougou
Vikipedio
vdr

La telugua lingvo (originala nomo : tĕlugu / తెలుగు) estas lingvo el Barato. Ĝi estas parolata en la ŝtato Andra-Pradeŝo kie ĝi estas oficiala lingvo. Oni ankaŭ parolas ĝin en Yanaon (Pondiĉeri), en tamula lando, en Karnataka, en Maharaŝtro, kaj en Orissa. Oni trovas parolantojn en Birmo, en Malajzio, en Maŭricio, en Sauda Arabio, en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, en Sudafriko, en Fiĝioj, en Nordameriko, kaj en Britio kaj en Francio. Ĝi estas la unua lingvo de 69 000 000 parolantoj.

Ĝi estis nomita la Itala el oriento (Niccolo da Conti, 15-a jarcento) (eble ĉar ĝi sone dolĉas, kaj (preskaŭ) ĉiu silabo finiĝas per vokalo.)

Naku telusu
mi scias
Naku telusa?
Ĉu mi scias?
Naku teliadu
Mi ne scias
Naku teliada?
Ĉu mi ne scias?

Sono[redakti | redakti fonton]

అ a

ఆ aa

ఇ i

ఈ ii

ఉ u

ఊ uu

ఋ aru

ౠ aruu

ఎ e

ఏ ee

ఐ ai

ఒ o

ఓ oo

ఔ au

అం am

అః aha

(Ĉi tie la vokaloj skribitaj dufoje indikas longan vokalon. Tio estas: aa = longa a; ii = longa i; ktp.)

La telugua lingvo per Unikodo[redakti | redakti fonton]

La kodoj Unikodaj por la telugua estas U+0C00 ... U+0C7F.

    0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 A B C D E F
C00      
C10    
C20    
C30             ి
C40        
C50                            
C60          
C70                                  

 

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La vortoj estas formataj ĉefe per aldono de sufiksoj. Ekzemple:

Ablativo (de kie) Ramudinunchi రాముడినుంచి రాముడు(Ramudu) + నుంచి()
Genitivo (ies, kies? de kiu?) Ramuni రాముని రాము(Ramu) + ని(ni)
Dativo (al kiu/ al kio?) Ramuniki రామునికి రాము(Ramu) + ని(ni) + కి(ki)
Instrumentalo (per kio?) Ramunitho రామునితో రాము(Ramu) + ని(ni) + తో(tho)

Nombroj per la telugua skribo[redakti | redakti fonton]

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]