Teminka pikumno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Teminka pikumno
Teminka pikumno (ino)
Teminka pikumno (ino)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picumnus
Specio: P. cirratus
Picumnus temminckii
(Lafresnaye, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Teminka pikumnoCinamkola pikumno (Picumnus temminckii) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj, kiu enhavas la pegojn, pikumnojn kaj koltordulojn.

La Teminka pikumno estas eta birdo, 9 cm longa. Kiel aliaj membroj de sia genro, ne havas la fortajn vostoplumojn de aliaj pegedoj, do ili ripozas surbranĉe. Ĝi estas tre simila al la Blankostria pikumno pro havo de subaj partoj nigroblanke striita, sed tiu ĉi havas larĝan cinamokran duonkolumon ĉirkaŭ la kolo. La dorso estas bruneca. La dua plej rimarkinda eco estas la nigra krono ĝis la okulo (kaj ĉe maskloj kun tre kontrasta ruĝa frunto ne tiom granda eble kiom ĉe la Blankostria pikumno) tre klare punktita de blanko. La beko estas mallonga, griza (kiel la kruroj), forta kaj tre akrapinta. Inter la beko, okuloj kaj la frunto estas bruna suprabeka zono. La vosto estas nigra kun tri blankaj strioj.

Ĝi troviĝas en norda Argentino, Brazilo (el São Paulo ĝis Rio Grande do Sul) kaj Paragvajo; tio estas, ĝi okupas pli sudajn kaj okcidentajn teritoriojn ol la pli disvastigita Blankostria pikumno. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malaltaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustejoj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

La scienca nomo devenas el la nederlanda ornitologo kaj kolektanto, Coenraad Jacob Temminck, kiu laboris en la unua duono de la 19-a jarcento kaj priskribis multajn birdojn, inter ili la specion de la Blankostria pikumno, sed ne tiun ĉi de la Teminka pikumno, kiun priskribis Frédéric de Lafresnaye, kiu siavice ne priskribis la specion de Lafresnaja pikumno, kiun priskribis Malherbe. Multfoje priskribintoj dediĉis siajn trovojn al kolegoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]