Tempomaŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tempa maŝino)
Tempomaŝino
hipoteza teknologio
Informoj
vdr

TempomaŝinoTempa maŝino estas fikcia maŝino kiu ebligas tempovojaĝadon, do vizitadon de pasinteco aŭ estonteco.

Tiaspeca maŝino plej verŝajne estas kerne neebla, same por pasinteco kaj estonteco, eĉ por mallongaj tempoj. Tamen la termino estas vaste konata kaj uzata. Tempomaŝinoj aperas en fikcio, kaj foje estas menciitaj en ĉiutagaj sarkasmaj kuntekstoj.

La koncepto devenas de fikcia novelo fare de la brita verkisto H. G. Wells en 1895, titolita The Time Machine (La Tempomaŝino). Ĝi aperas kiel grava ingredienco en la rakonto A Sound of Thunder fare de verkisto Ray Bradbury publikigita dum jaro 1952, kaj poste usona televidserio laŭ tiu temo populariĝis fine de la 1960-aj jaroj.

En fikciaj rakontoj, oni uzas tempomaŝinon por «veturi» al epoko antaŭ sia naskiĝo kaj eĉ antaŭ estiĝo de la specio homo. Plej ofte ne klaras ĉu la vojaĝanto veturas ankaŭ en spaco (al alia loko) aŭ ne, sed necesas pripensi la astronomion. La Tero ĉirkaŭiras la Sunon kaj la sunsistemo traflugas la galaksion. Pro tio subita aŭ rapida «transiro» al alia tempo kaj sama loko kaŭzus alvenon en malplena spaco tre fore de la Tero.