Temperaturo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Temperatur-konvertaj formuloj
Konverti el la sistemo al la sistemo Formulo
kelvina celsia °C = K − 273,15
farenhejto celsia °C = (°F − 32) × 5/9
kelvina farenhejto °F = (K × 9/5) − 459,67
celsia farenhejto °F = (°C × 9/5) + 32
celsia kelvina K = °C + 273,15
farenhejto kelvina K = (°F + 459,67) × 5/9
rankina kelvina K = °Ra / 1,8
reomira kelvina K = °Ré × 1,25 + 273,15
kelvina rankina °Ra = K × 1,8
kelvina reomira °Ré = (K - 273,15) × 0,8

Temperaturo estas fizika eco de materiaĵoj, la bazo de la komunaj nocioj "varma" kaj "malvarma". Aĵo kun alta temperaturo sentas varma, aĵo kun malalta temperaturo sentas malvarma. Temperaturo difiniĝas laŭ la rapideco de varmeco-moviĝo inter du apudaj aĵoj.

Enhavo

[redakti] Mezurunuoj

Estas tri komunaj skaloj por mezuri temperaturo: la skaloj Celsia (aŭ "centgrada"), Farenhejta, kaj Kelvina (aŭ "absoluta"). Malpli ofte uzataj estas la skaloj Rankina kaj Reomira. Vidu Kelvino por tabelo pri kiel konverti la unuoj de la diversaj sistemoj. Ĉi tie listiĝas la definioj de la unuoj:

Tabelo de la temperaturskaloj
Skalo Kelvina Celsia Farenhejta Rankina Delisla Neŭtona Reomira Remera
Unuo Kelvin Grado Celsius Grado Fahrenheit Grado Rankine Grado Delisle Grado Newton Grado Réaumur Grado Rømer
Signo K °C °F °Ra, °R °De, °D °N °Ré, °Re °Rø
unua fikspunkto F1 T0
= 0 K
Tfanda(H2O)
= 0 °C
Vintro en gdansko*
= 0 °F
T0
= 0 °Ra
Tbola(H2O)
= 0 °De
Tfanda(H2O)
= 0 °N
Tfanda(H2O)
= 0 °Ré
Tfanda(H2O)
= 7,5 °Rø
dua fikspunkto F2 Ttriopa(H2O)
= 273,16 K
Tbola(H2O)
= 100 °C
Thoma*
= 100 °F
Tbola(H2O)
= 150 °De
Tbola(H2O)
= 33 °N
Tbola(H2O)
= 80 °Ré
Tbola(H2O)
= 60 °Rø
Skala intervalo (F2−F1) / 273,16 (F2−F1) / 100 (F2−F1) / 96 vidu farenhejta (F2−F1) / 150 (F2−F1) / 33 (F2−F1) / 80 (F2−F1) / 100
Inventinto William Thomson („William Thomson“) Anders Celsius Daniel Fahrenheit William Rankine Joseph Delisle Isaac Newton René Réaumur Ole Rømer
Kreiĝa jaro 1848 1742 1724 1859 1732 1700 1730 1701
Regiono tutmonda (SI-unuo) tutmonda Usono, Jamajko Usono Rusio (19.Jhd.) Okcidenta eŭropo ĝis la 19a jarcento

* FAHRENHEIT uzis la plej malaltan temperaturon de la vintro 1708/1709 en Gdansko (−17,8 °C) kaj sian propran korptemperaturo (37,8 °C).

Ankoraŭ unu mezurunuo estas la temperaturo de Planck.

[redakti] Mezuriloj

Ĉefe estas du grupoj de iloj por mezurado de temperaturo: nome kontaktaj kaj senkontaktaj.

En la grupo de kontaktaj troviĝas:

[redakti] Termoparo

Ĝi uzas la efikon de Seebeck. Ĉi tiu efekto aperas, se du konduktaĵoj spertas temperaturan gradienton preter iliaj longoj.

[redakti] Rezista Temperatura Detektilo (RTD)

Ĝi uzas la fizikan principon de la temperatura koeficiento de elektrika rezisto de metaloj. La ilo bezonas elektran kurenton por produkti tension trans la sensilo, kiun oni povas mezuri.

[redakti] Likvaĵo en vitraj termometroj

Vitra tubo unuflanke kun ujo estas parte plenigita kun likvo. Kiam la temperaturo altiĝas, la likvo dilatiĝas. La longo de la fluido en la tubo estas mezuro por la temperaturo.

[redakti] Dumetalaj termometroj

Ĝi uzas la fakton ke diversaj metaloj havas diversajn koeficientojn de dilatiĝo. Ligado de du metaloj donas metodon por ekzemple ŝalti elektran kontakton.

Vidu ankaŭ:


Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.