Tempigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tempigo signifas en la muzika praktiko (ĉefe en popularaj muzikstiloj kiel ĵazo, popmuziko, rokmuziko ktp.) la kapablon de muzikisto sekvi la bazan pulson de muzikpeco kaj ludi precize la tempovalorojn.

Aparte en ĵazo kaj parencaj muzikstiloj krom la frazigo specifa, individua traktado de la tempovaloroj estas esenca por la muzika esprimo. Krom la postulo, ludi la notvalorojn difinitajn en komponaĵo laŭ ĝusta tempmezuro kaj ritmo (muziko) (do je la ĝusta momento), ekzistas ankaŭ minimumaj deflankiĝoj de la notita aŭ pensita tempopunkto ambaŭdirekten laŭ imaginata linia tempoakso (vidu Interpulso).