Wòfó-sì

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Templo Ŭofosi)

Wòfó-sì
卧佛寺
   Bikŝuejo  
jaro de elkonstruado: 7-a jarcento
vdr

Wòfó-sì estas bikŝuejo 20 kilometrojn for de la urbocentro de Pekino, proksime de la botanika ĝardeno. Ĝi estis unue konstruita en la 7-a jarcento en Tang-dinastio. En 1320, Jŭan-dinastio donis al ĝi grandskalan rekonstruadon kaj faris kuŝantan budhon el 250 tunoj da bronzo. La ĉefaj konstruaĵoj de templo sidas unu super la alia laŭ montdeklivo. Meze de la halo de la kuŝanta budho, flanke kuŝas la bronza budho 5 metrojn longa, en trankvila pozo, kun unu brako ripozanta sur kokso kaj la alia kurbigita por subteni la kapon.[1] Apude staras la statuoj de liaj 12 disĉiploj. Antaŭ Sanŝifo-halo staras la maljuna fortika ŝoreo, kiu, onidire, estis transplantita el Barato por simboli la parinirvanon de la budho Gotamo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo signifas Bikŝuejo de la kuŝanta budho.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liao & Pin (2006), 34.