Templo Sankta Familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
SF - lago.jpg

La Pentofera Templo de la Sankta Familio (katalune Temple Expiatori de la Sagrada Família), simple konata kiel la Sagrada Família, estas granda katolika templo de Barcelono (Katalunio), dizajnita de la kataluna arkitekto Antoni Gaudí. Ekkonstruita en 1882, ankoraŭ ĝi estas konstruata. Ĝi estas sendube, la majstra verkaĵo de Gaudí, kaj la pleja ekzemplo de la arkitekturo de la t.n kataluna modernismo.

La verko komenciĝis laŭ novgotika stilo, sed kiam Gaudí ricevis la projekton en 1883, ĝi estis tute replanita. Laŭ la lia kutima agmaniero, spite ĝeneralaj skizoj li improvizis la konstruaĵon laŭ ĝia evoluo. Li entreprenis tiun projekton nur 31-jaraĝa kaj dediĉis al ĝi la ceteron de sia vivo, la lastaj dek kvin jaroj ekskluzive.

Unu el la plej avangardaj ideoj estis la dizajno de la altaj cirklaj konusaj turoj kiuj distingiĝas super la tegmento. La templo estos konsakrita la 7-an de novembro 2010 de la papo Benedikto la 16-a.

La Templo Sankta Familio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Templon de la Sankta Familio kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Barcelono:

Sed nun jam Fidiaso al Dilmunido parolas,
gvidante lin denove en la rondira vojaĝo,
dum aŭskulteblas ankaŭ trobadorkanta muziko:
-Ni nun ŝvebadas super la Barcelona grafurbo,
kie alfingras nuben Sanktfamilia Preĝejo,
kun orgenblovaj turoj kaj Gŭejla parko fabela,
pri kiu vere ajnas, ke faris in la feinoj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]