Templo de Artemiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Templo de Artemiso (greke Ἀρτεμίσιον, Artemision, latine Artemisium) estis granda greka templo en la urbo Efeso. Ĝi estis la centro de la kulto de la virga diino Artemiso (aŭ Diana, kies kulto kunfandiĝis kun la kulto de Artemiso) kaj estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. En la templo estis granda, nigra roko, kiu falis el la ĉielo (komparu la Kaabaon). La romianoj nomis la templon la Templo de Diana.

La Templo estis detruita en la 4-a jarcento a.K. kaj denove en 262 de gotoj, sed estis rekonstruita. La Templo estis fermita de la (kristana) imperiestro je 381, kiu tiam fariĝis ŝtonminejo, kaj finfine estis detruita je 405 kaj ne plu staras.

Bizare, kvankam Efeso forvelkis, ĝi ankoraŭ allogas pilgrimantojn: ne por la virga Artemisa, sed por la Benata Virga Maria, kies lasta domo estis en Efeso.

Eĉ en la antaŭ-greka epoko, la efesanoj servis diinon de multaj mamoj.

 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo

Piramidoj de Gizo Pendĝardenoj de Semiramida Statuo de Zeŭso en Olimpio Templo de Artemis en Efeso
Maŭzoleo de Halikarnaso Koloso de Rodiso Lumturo de Aleksandrio

Ŝablono:LigoElstara