Templo de Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Templo de Jerusalemo estis la ununura templo de judismo, kie la antikvaj izraelidoj servis sian Dion.

La nuna muro de lamentoj estas restaĵo de la dua Templo, konstruita post la reveno de la ekziliitoj de Babilonio, t. e., ĉirkaŭ 500 jaroj antaŭ nia erao. Ĝi estis detruita dum ribelo kontraŭ Romio je 70. Laŭ la Biblio, antaŭ la dua Templo kaj en sia sama loko staris alia, "unua" Templo, detruita de Babilonio; tamen, neniu restaĵo de tiu templo estis ankoraŭ trovita.

Ne estis tria Templo: Romio dispelis la judojn kaj nun staras sur la loko de la Templo la islama moskeo de Al-Aqsa, kiu markas la lokon, kie, laŭ la Islamo, Mohameto ĉieliris. Ambaŭ Temploj estis detruitaj je la 9-a de avo laŭ la juda kalendaro.

Post la detruo de la dua Templo, la Fariseoj, kiuj servis Dion ĉefe en la sinagogo, ne en la Templo, verŝajne fariĝis la ĉefa sekto inter la judoj, kvankam pluraj aliaj sektoj kaj subsektoj pluekzistis kaj disvolviĝis.

En la Templo, la judoj servis Dion laŭ la Leĝo de Moseo, oferinte bestojn. El la 613 moralordonoj "de Moseo" (fakte formaligitaj de la talmudaj rabenoj), 300 temas pri la Templo. La Samaritanoj havis rivalan templon sur la monto Gerizim.

Kiam Pompejo konkeris Jerusalemon, li eniris la Templon kaj atendis vidi grandan idolon de la juda dio, sed nur vidis tablon kaj kandelabron.

Dum la krucmilitoj, la militordeno Malriĉaj Kavaliroj de Kristo estis nomata Templana Ordeno, ĉar ili kazernis en la moskeo Al-Aksa, kiun ili kredis reston de la Templo. Templanaj kirkoj formas okangulon, kiel la moskeo.

Laŭ iuj kristanoj, la fino de la mondo alvenos post la konstruo de la tria Templo. Laŭ la ortodoksaj judoj, la mesio revenos, kiam la tria Templo estos konstruita. La konstruo de la tria Templo devigus la detruon de la moskeo de Al-Aqsa.

Evoluo

Dua Templo
Maketo de la templo

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara