Temploj de Abu Simbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abu Simbel
Temploj de Abu Simbel (Egiptio)
DMS
Red pog.svg
Bazaj informoj
situo: provinco Asuano, Flago-de-Egiptio.svg Egiptio
koordinatoj: 22° 20' 13" norde, 77° 03' 09" oriente

Großer Tempel (Abu Simbel) 01.jpg
Granda templo de Abu Simbel
Panorama Abu Simbel.jpg
Nuna panorama de ambaŭ temploj

La Temploj de Abu Simbel estas du rokaj temploj ĉe la okcidenta bordo de la Naserlago. Ili situas en la egiptia parto de la historia regiono Nubio, ĉe la sudorienta rando de la nuna loĝloko Abu Simbel kaj estis konstruitaj en la 13-a jarcento a.K. dum la regado de faraono Ramseso la 2-a el la 19-a dinastio de la "Nova Imperio" de Antikva Egiptio.

La pli granda el la du temploj konstruiĝis memore al la antaŭa faraono Ramseso la 1-a, kaj la pli eta el ili memore al Nefertari, ties granda reĝa edzino. Ambaŭ ekde la jaro 1979 estas listigitaj kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. Ambaŭ temploj ne plu situas en sia origina loko: por savi ilin de la leviĝanta akvosurfaco de la Naserlago kreita per la Alta Baraĵo de Asuano, ili inter la jaroj 1963 kaj 1968 estis atente disigitaj kaj rekonstruitaj 64 metrojn pli supre sur la altebenaĵo de Abu Simbel. Tie ili nun leviĝas sur insulo en la Naserlago, kiu en sia nordokcidenta flanko per aŭte veturebla digo estas ligata al la moderna loĝloko Abu Simbel.

La nomo Abu Simbel cetere estas eŭropa transformigo de la araba nomo Abu Sunbul, mem transformigo de la antikva egiptia loka nomo Ipsambul.[1] En la epoko de la faraonoj de la Nova Imperio la regiono, en kiu konstruiĝis la temploj, probable nomiĝis Meha.

Proksimume 20 kilometrojn sudokcidente de Abu Simbel situis la malgranda vilaĝo Ibŝek, en la Nova Imperio loko de templo de la egiptia diino Hatoro, kiu ankaŭ adoriĝis en la pli eta templo de Abu Simbel. Tiu areo de Ibŝek en la antikva epoko situis iom norde de la dua katarakto (kaskadego) de la rivero Nilo - nuntempe ĝi situas en Sudano kaj nun estas kovrata per la sudana parto de la Naserlago, nomata Nubia Lago.

Situo[redakti | redakti fonton]

Abu Simbel situas en la sudo de Egiptio en la provinco Asuano, proksime de la limo al Sudano. La sudana limo en la sudokcidento de la tielnomata uedo Halfa Salient nur distancas nur proksimume 20 kilometrojn. La provinca ĉefurbo Asuano, situanta 240 kilometrojn pli nordoriente, estas ligata al la du temploj per ŝoseo, kiu kondukas okcidente de la Naserlago tra la Libia Dezerto. Tiu ŝoseo estas precipe frekventata fare de turistaj busoj, kiuj portas vizidtantojn al la du temploj kaj reen al Asuano. La Naserlago senprobleme navigeblas per ŝipoj, tiel ke la temploj ankaŭ atingeblas per turistaj ŝipoj. Per loka flughaveno la loko ankaŭ atingeblas per aviadiloj.

Hatoro-templo ĉe la Naserlago

En la antikva epoko, Abu Simbel situis ĉe la okcidenta bordo de la rivero Nilo inter ties unua kaj dua kataraktoj (kaskadegoj). La du kataraktoj, baritaj per rokegoj, aparte ĉe malalta surfaco de la rivero malfacile ŝipe paseblis. Nuntempe la du kataraktoj, ĉe Asuano kaj la 65 kilometrojn pli sudorienta uedo Halfa, ambaŭ dronis en la moderna Naserlago. Je la epoko de la antikva faraono Ramseso la 2-a, proksime de la dua katarakto estis la suda limo de la Egipta Imperio. La tiea konstruo de la du monumentaj temploj de Abu Simbel celis videbligi la potencon kaj eternan superecon de Egiptio kompare al la pli suda ŝtato Nubio, kiu devis pagi impostojn al la Egipta Imperio.

Esplora historio kaj templa translokigo[redakti | redakti fonton]

Malkovro de la templo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1813 la sviso Jean Louis Burckhardt (1784-1817), respektive Johann Ludwig BurckhardtŜejĥo Ibrahim Ibn Abdallah), esploris la regionon sude de la la loko Kasr Ibrîm en Nubio. Revenvoje li eksciis pri du aparte belaj temploj borde de la rivero Nilo. Kiel unua moderna eŭropano li la 22-an de marto 1813 vidis la templon dediĉitan al la reĝino Nefertira kaj al diino Hatoro. Esplorante la ĉirkaŭaĵon, li ankaŭ trovis la pli grandan templon de Ramseso la 2-a, tiutempe plejparte kovrita per sabla dunego. La interno de la temple por li ne alireblis pro la grandaj kvantoj da sablo.

foto de 1850 pri la kapo de la pli norda el la statuoj pri Ramseso, kun homo por komparo (foto de Maxime Du Camp)
antikva situo laŭ la esploristo Karl Richard Lepsius
foto farita inter 1905 kaj 1907

Pr ilia alveno ĉe la granda templo la esploristo Burckhardt notis en sia taglibro: "Mia rigardo trafis la ankoraŭ videblan parton de kvar kolosaj statuoj … Ili situis en profunda malaltaĵo fosita en la dunon; bedaŭrinde ke ili preskaŭ komplete estis kovritaj per sablo, kiun la vento ĉi-loko faligas de la monto kiel la akvon de sovaĝa rojo. De unu statuo la kapo, la du brakoj kaj parto de la brusto leviĝas el la sablo. La najbara preskaŭ ne plu videblas, ĉar la kapo mankas kaj la korpo ĝis super la ŝultro estas kovrata per sablo. De la du pliaj statuoj nur videblas la kapa dekoraĵo."[2]

Post sia reveno al Kairo, Burckhardt priskribis la de li malkovritajn templojn al la itala aventuristo Giovanni Battista Belzoni (1778-1823), kaj konatigis la italon kun la brita ĝeneralkonsulo kaj egiptologo Henry Salt. Komisie de Henry Salt, Giovanni Belzoni en 1817 vojaĝis al Nubio kaj vizitis la templojn de Abu Simbel. La 1-an de aŭgusto 1817 li forigis la sablon de la supra parto de la enirejo al la granda templo, kaj moviĝis internen. [3] Belzoni skribis pri la templo: „Nia unua impreso estis, ke temis evidente pri granda konstruaĵo; nia miro kreskis, kiam ni malkovris ke temas pri eksterordinare riĉa sanktejo, dekorita per reliefoj, pentraĵoj kaj kolosaj statuoj de granda beleco.“

La scienca esploro de la temploj komenciĝis en 1828 per franca-itala ekspedicio sub Jean-François Champollion kaj Ippolito Rosellini, kiuj verkis dokumentaton de la templa stato. Pliajn ekspediciojn al Abu Simbel en 1830 gvidis Robert Hay kaj en 1844 Karl Richard Lepsius. Robert Hay kiel unua protektis la grandan templon per teknikaj protektiloj kontraŭ remalapero sub sablo. Kiam la novaĵo pri la trovo de la du imponaj temploj disvastiĝis en Eŭropo, jam en la 19-a jarcento multaj turistoj de tie venis al la rokaj sanktejoj borde de la rivero Nilo. Iuj el ili eternigis siajn nomojn, ĉizante ilin en la templajn fasadojn. Fine de la jarcento la sablo ĉe la sidantaj kolosaj statuoj de Ramseso la 2-a estis pli kaj pli forportita. Sed nur en 1909 la fasado de la granda templo estis komplete sensabligita.[2]

Translokigo de ambaŭ temploj[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj la tiam planata konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano minacis la ekziston de la du temploj de Abu Simbel. Kune kun la aliaj antikvaj temploj de la region ili post finkonstruo de la baraĵo dronintus en la akvo de la Naserlago. Jam en 1955 fondiĝis internacia dokumentada centro cele al registrado de la minacataj kulturheredaĵoj. La 8-an de marto 1960 la registaro de Egiptio pere de la interacia organizaĵo Unesko petis internacian helpon por la savo de tiuj minacataj kulturheredaĵoj. Alvenis multaj proponoj kaj planoj pri la savo de la du temploj. Inter tiuj planoj en junio 1963 elektiĝis projekto de svedaj sciencistoj, kiu antaŭvidis la atentan disigon de la du temploj, la transporton de ĉiuj templeroj kaj la kompletan rekonstruon en pli alta loko. 7

modelo pri la situo de la du temploj

Tiu projekto realiĝis inter novembro 1963 kaj septembro 1968, kiel tutmonda kunlaboraĵo. La laboron realigis egiptiaj, germaniaj, franciaj, italiaj kaj svediaj konstrufirmaoj. La 22-an de septembro 1968 oficiale festiĝis la bone finita translokigo.[4] Okaze de la inaŭguro de la Alta Baraĵo de Asuano la 15-an de januaro 1971, la tiama egiptia ŝtata prezidanto Anwar al-Sadat aparte elstarigis la translokiton de sume 23 nubiaj temploj kaj sanktejoj per la frazo: "Popoloj povas realigi miraklojn, kiam ili kunlaboras por bona celo."[2]

La templa translokigo kostis sumon de proksimume 80 milionoj da usonaj dolaroj, kiuj kolektiĝis per donacoj el pli ol 50 ŝtatoj. La internacia projekto iĝis unu el la okazoj instali la konvencion pri kulturaj mondheredaĵoj de Unesko en 1972 pri la starigo de koncerna listo de Unesko.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noelle Watson: International Dictionary of Historic Places, Volume 4 − Middle East kaj Africa (angle: "internacia vortaro de historiaj lokoj, volumo 4, okcidenta Azio kaj Afriko"), eldonejo Fitzroy Dearborn Publishers 1996, p. 16, ISBN 1-884964-03-6
  2. 2,0 2,1 2,2 citita laŭ germanlingva fonto: Winfried Maaß, Nicolaus Neumann, Hans Oberländer, Jörn Voss, Anne Benthues: 100 Weltwunder – Die größten Schätze der Menschheit in 5 Kontinenten ("100 mondaj mirakloj - la plej grandaj trezoroj de la homaro en 5 kontinentoj"). Eldonejo Naumann & Göbel 2000, ISBN 3-625-10556-X, p. 194.
  3. Giovanna Magi: Assuan – Philae – Abu Simbel. p. 71.
  4. Zahi A. Hawass: The mysteries of Abu Simbel: Ramesses II and the Temples of the Rising Sun ("la misteroj de Abu Simbel: Ramseso la 2-a kaj la temploj de la leviĝanta suno", guglo-libro)