Tempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tempo (apartigilo).

El nia ordinara vivosperto ni rimarkas ke la tempo fluas foje rapide kaj foje malrapide, depende de niaj intencoj por la konkreta agado. Fizikistoj kaj inĝenieroj uzas la tempon kiel normon por mezuri kiom da tempo daŭras iu evento aŭ kiom da tempo oni bezonas por iu ago. Por biosciencistoj la ideo de la tempo estas ligita al naturaj cikloj de la vivo, ekzemple al la ĉiutagaj cikloj de dormo kaj vekiĝo.

La tempon malsame pririgardis malsamaj kulturoj en diversaj tempoj. En iuj religioj tempo, precipe homa tempo sur la tero, estas rigardata kiel ŝanĝo de cikloj, en kiu homoj mortas kaj renaskiĝas denove kaj denove. Iuj antikvaj Grekaj filozofoj kredis, ke tempo estas iluzio, kaj realo estas senŝanĝa kaj senmova. Iuj grandaj religioj instruis, ke la tempo estis kreita kaj estas destinita por fini iun tagon en terura kulmino. Isaac Newton kredis ke tempo kaj spaco estis absoluta, ideala kaj senŝanĝa. Lia vidpunkto pri la tempo estis venkita per la teorio de relativeco de Albert Einstein.

Por sciencistoj, la mezuro de tempo inkluzivas du paŝojn: difini la precizan momenton, kiam io okazas, kaj establi standartan intervalon de tempo, ĝis kiam io daŭras. Ekzistas diversaj rimedoj kaj diversaj aparatoj por mezuri la tempintervalojn (ekz. horloĝoj) kaj por indiki la ĝustan tempon.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri tempo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Alia tempo, aliaj moroj. 
  • Citaĵo
     Depost tempo nememorebla. 
  • Citaĵo
     La tempo ĉiam malkaŝas la veron. 

Referencoj

Vidu ankaŭ

Literaturo

Eksteraj ligiloj

greke La relativeca tempo, artikolo far: F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, 12 pp. (PDF, 178KB)


Ŝablono:LigoElstara