Tempo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
mekanika metronomo
skalo de elektra metronomo

Tempoindiko (vortero "tempo" esperante kaj itale de la latina vorto tempus; plurale tempi, en multaj naciaj lingvoj por la fenomeno uziĝas la itala aŭ latina vorto) en la muziko estas informo, kiom rapide muzikaĵo estu ludata, kiom rapida estu ĝia ritmo. Aldone multaj tempoindikoj samtempe ankaŭ estas indikoj pri la intencata emocio aŭ etoso de la muzikaĵo, do informas pri la dezirata karaktero de la verko.

Tempoindikoj en formo de adjektivoj, en la klasika muziko ĝenerale esprimitaj en la itala lingvo, en la kulturo de Eŭropo kutimiĝis dum la 17-a jarcento. En internacia lingvouzo, ili estis kaj restis itallingvaj, ĉar Italio tiutempe estis la plej noviĝema kultura centro de Eŭropo, kvankam en Anglio kaj aparte en Francio jam tiam preferiĝis nacilingvaj esprimoj. Nur dum la 19-a jarcento ankaŭ en la muzikaj kutimoj de aliaj landoj plimultiĝis nacilingvaj tempoindikoj, ekzemple la germana komponisto Johannes Brahms luktis por tiaj indikoj en la germana lingvo.

Por pli ekzakta difino de la tempoindikoj Johann Nepomuk Mälzel dum la jaro 1816 inventis la tiel nomatan metronomon, etan aparaton, kiu per svingiĝanta indikilo kaj ritmaj klakoj aŭd- kaj videbligas difinitan ritmon. La metronoma nombro (mallongigite per "M. M." = Metronomo de Mälzel, aŭ "bpm" = batoj po minuto) indikas, kiom da batoj po minuto havas la baza ritmo de muzikaĵo - pli alta nombro do indikas pli rapidan muzikaĵon.

La fakta impreso pri la rapideco aŭ karaktero de muzikaĵo tamen estas fenomeno, kiu ne nur difineblas per la nombro de batoj po minuto. La veran impreson influas la fakto, ĉu la muzikaĵo havas multajn mallongajn (8-onajn, 16-onajn, 32-onajn...) aŭ longajn (2-onajn aŭ plenaj]) notojn, kiuj kreas la percepteblajn ritmojn, sed ankaŭ la lokaj kondiĉoj, ekzemple eĥo en la salono aŭ la humuro de muzikistoj kaj aŭskultantoj influas la sentatan impreson.

Tempoindikoj[redakti | redakti fonton]

La tradicie kutimaj tempoindikoj de klasika muziko, kiuj ekestis dum la epoko de romantika muziko, estas:

Itala nomo signifo
Malrapidaj tempoindikoj
Grave grave
Largo larĝe (40–60)
Larghetto ["largeto"] iom larĝe (pli rapide ol Largo) (60–66)
Lento malrapide
Adagio ["adaĝo"] trankvile (66–76)
Mezrapidaj tempoindikoj
Andante irante, paŝante (76–108)
Andantino iom pli rapide ol Andante
Moderato modere (108–120)
Allegretto iom gaje, iom ĝoje (pli malrapide ol Allegro)
Rapidaj tempoindikoj
Allegro gaje, ĝoje (120–168)
Vivace ["vivaĉe"] / Vivo vivece (~140)
Vivacissimo ["vivaĉisimo"] tre vivece
Presto rapide (168–208)
Prestissimo ["prestisimo"] tre rapide

Tamen la tempoindikoj nur estu proksimuma helpilo. Se ne fiksiĝis ekzaktaj tempoindikoj por muzikaĵo, la muzikisto(j) havas la liberon elekti rapidecon, kiu al la aŭskultanto bone peras emocion (probable) deziratan de la komponisto.

Precizigoj[redakti | redakti fonton]

Per aldonitaj adjektivoj aŭ aliaj vortetoj la tempoindi eblas precizigi la tempoindikojn - ekzemploj estas:

assai = tre
amoroso = amorema, amoplena, kun pasio
cantabile ["kantabile"] = kantebla, kanteca
con brio = kun fajra temperamento
con espressione = kun emocia esprimo
con fuoco = kun fajro
con moto = kun movo
con spirito / spiritoso = kun spirito
espressivo = esprime
giocoso ["ĝokoso"] = ĝoje
grazioso ["gracioso"] = gracie
maestoso = majeste
ma non troppo = sed ne tro
marcato ["markato"] = markante
moderato = modere
molto = multe, tre
morendo = mortanta (tre mallaŭtiĝanta)
mosso = movata
quasi [kŭazi]= kvazaŭ
teneramente = tenere
un poco ["un poko"] = iomete

Indikoj pri tempoŝanĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

Itala nomo signifo
rapidigantaj tempoindikoj
accelerando (accel.) ["akĉelerando"] akceligante
stringendo (string.) rapidante
più mosso pli movita
poco più ["poko pju"] iom pli
malrapidigantaj tempoindikoj
poco meno iom malpli
più lento pli malrapide
calando ["kalando"] pli malrapidiĝante kaj pli mallaŭtiĝante
allargando larĝiĝante
rallentando (rall.) larĝiĝante kaj malrapidiĝante
ritardando (rit.) malrapidiĝante
ritenuto retenita
ĝeneralaj tempoindikoj
alla marcia ["ala marĉa"] marŝece
a tempo laŭ la origina tempoindiko
tempo primo/tempo I laŭ la komenca tempo
rubato libere, ne laŭ fiksa tempoindiko
ad libitum laŭplaĉe rapide
alla breve duone (du tempokvantoj iĝu unu)
doppio movimento duoble rapide

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

„[Tempo estas...] la plej necesa kaj plej malfacila kaj entute la ĉefaĵo en la muziko" (W. A. Mozart en letero de la 24-a de oktobro 1777)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]