Tempomaŝino

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tempomaŝino estas teoria aŭ fikcia aparato por tempovojaĝado ĉu antaŭen en futuron, ĉu malantaŭen en pasintecon.

La koncepto devenas de fikcia novelo fare de la brita verkisto H. G. Wells en 1895, titolita The Time Machine (La Tempomaŝino). Poste estis usona televidserio laŭ tiu temo kiu populariĝis fine de la 1960-aj jaroj.