Temporalo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La temporalo (latine os temporale) estas ĉiu el la du ostoj formantaj la flankajn kaj malsuprajn partojn de la kranio. Ĝi entenas la internan orelon. La temporalo konsistas el tri partoj: la skvamo, la petro kaj la timpanalo, kaj sube havas aldonan apofizon, la mastoidon.