Tempuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Menuo kun tempuro kaj supo

Tempuro (japane 天ぷら aŭ 天麩羅 tenpura) estas farun'ovita fritito, manĝaĵo de japana kuirarto. La nomo devenas la portugala »tempero, temperar (spicaĵo)« kiu mem devenas la latina »temperare (miksi)«. Bona esperanta nomo estus »faruntegita fritaĵo«, »farunkovrita fritoviando« aŭ io simila.

Legomoj, viando aŭ fiŝoj trempiĝas (tegiĝas, kovriĝas) per likva pasto el tritika faruno kaj ovo. Poste fritiĝas per varmega oleo (inter 160 kaj 180 gradoj celsiaj). Kutime manĝiĝas kun sojsaŭco aŭ miksaĵo de sojsaŭco kaj dolĉa vinagraĵo.

Kompare ol aliaj fritaĵoj kunhavante pastotegojn, la tempura pasto ne ŝveliĝas (pligrandiĝas dum la fritiĝo) kaj ne enhavas sukeraĵojn kaj kukaĵojn.

Nun opiniate tipa japana manĝaĵo, la deveno estas eŭropa fritaĵo kiu venis la landon dum la 17-a jarcento, danke al portugalaj komercistoj.