Ten'on-kjoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra oficejo de Oomoto en Kameoka kaj la esperantlingva monumento "Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo"

Ten'on-kjoo estas templosanktejo de Oomoto. Ten'on-kjoo en Kameoka estas sur tereno kiu intime koncernas la Kunfondinton Deguĉi Onisaburo, en la mezo de Urbo Kameoka, 20 kilometrojn okcidente de Urbo Kioto; ĝi estas sanktejo de Oomoto en verda fono. Kontraste al Bajŝoo-en en Ajabe, kiu estas sanktejo kun ĉefa funkcio de kulta adorejo, tiu ĉi Ten'on-kjoo, Kameoka, funkcias kiel sanktejo por misiado de Dia instruado. Por tio estas instalitaj tie diversaj organoj por disvastigi la instruojn de Oomoto kiel Fako por Diinstrua Misiado, Granda Kursejo, Internacia Fako, Junulara Fako, ktp.

Ten'on-kjoo troviĝas en la sama parka areo kiel la ruinoj de la iama kastelo Kamejama (Kameoka) de lia daimia moŝto [Akeĉi Micuhide, brava generalo en la militanta tempo (en la 16-a jarcento).

la konstruaĵo Bansjoden

Post la "forigo de feŭdujoj kaj starigo de gubernioj" kadre de la Meiĵi-reformo, Deguĉi Onisaburo, en la tagoj de sia knabeco, ofte ludis sur la kasteltereno, prilamentis la ĉiam ruiniĝantan kastellokon, kaj kovis en sia sino esperon iam per siaj manoj relevi la kastelon.

En la 8-a jaro de Tajŝoo (1919), Onisaburo aĉetis la teron de la iama kastelo, kiu estis tiam en ruine sovaĝa stato, priatentata de neniu. Li prilaboris kune kun kredantoj la terenon, rekonstruis la ŝtonan muron kaj konstruis la sanktejon de Oomoto.

La 10-an jaron de Ŝooŭa (1935), pro la "dua Oomoto-afero", dua ondo de persekuto, kiu daŭris ĝis la fino de la dua mondmilito, ĝiaj temploj kaj institucioj estis ĉiuj detruitaj per la manoj de la oficiala instanco; la movado tamen oficiale deklariĝis senkulpa en la dudeka jaro de Ŝooŭa (1945). Oni denove eklaboris por refondi ĉion, kaj poste ĝis hodiaŭ daŭras la konstruado de multaj temploj kaj diversaj domoj.

En Ten'on-kjoo okazas Monata Festo (la unuan dimanĉon de ĉiu monato), Granda Festo Zuisei en somero; krome ŝintoaj nuptoj antaŭ la altaro, preĝoj por resaniĝo el malsanoj, Diservoj kaj festoj, kurskunvenoj, Oomoto-kursoj (en la japana lingvo) ĉe la Granda Kursejo seninterrompe tra la jaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]