Tenaserim-Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tenaserim-Montaro
(ภูเขาตะนาวศรี)
Banjaran Tenasserim
montaro
Death Railway-River Kwai.JPG
Bildo ekde la Morto-Trajnvojo super Kvaj-Rivero, Kanĉanaburi-Provinco.
Landoj Birmo Flago de Birmo, Tajujo Flago de Tajlando, Malajzio Flago de Malajzio
Parto de Sistemo Hinda-Malaja
Plej alta Tahan-Monto (Malajzio)
 - alteco 2 187 m s. m.
 - koordinatoj 4°38′00″N 102°14′00″E  /  4.633333°N, 102.233333°O / 4.633333; 102.233333 (Tenaserim-Montaro)
Longo 1 670 km (1 038 mi), norden-suden
Larĝo 130 km (81 mi)
Geologia konsisto Granito kaj kalkoŝtono
Periodo Permio, Triaso
Biomo Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Situo de Tenaserim-Montaro
Situo de Tenaserim-Montaro
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tenasserim Hills

Tenaserim-Montaro (angle : Tenasserim Range; taje: ทิวเขาตะนาวศรี Thiokhao Tanaosi ; malaje : Banjaran Tenasserim) estas ĉirkaŭ 1 700 km longa montarĉeno, parto de la Hinda-Malaja montara sistemo [1] en Sudorienta Azio. Malgraŭ la relative malgranda altitudo de tiu montaro, ĝi formas efikan barieron inter Tajujo kaj Birmo en siaj norda kaj centra regionoj [2]. Ekzistas nur du ĉefaj internaciaj vojoj kaj limo-transiroj inter Chumphon kaj Tak, ĉe la Tri Pagodoj-Montpasejo kaj en Mae Sot. Tiu ĉi situas preter la norda ekstremo de la montaro, kie Tenaserimo renkontas Davnan-Montaron. Negravaj limo-transiroj estas Sing Khon, proksime de Prachuap Khiri Khan, kaj Bong Ti okcidente de la urbo Kanchanaburi. La suda parto de la vasta montoĉeno iras preter Kra-Istmo en Malajan Duoninsulon preskaŭ atingante Singapuron. Multaj riveroj havas siajn fontojn en la montaro, sed neniu el ili estas tre longa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopædia Britannica, 1988, volume 10, page 694
  2. International Boundary Study No. 63 - Burma-Thailand Boundary

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio