Tendenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tendenco priskribas inklinon kaj plimultiĝon de eventoj al specifa direkto kaj ebligas laŭ tio, kio okazis en pasinteco dedukti okazaĵojn venontajn. Tendenco povas esti sama, kreskanta aŭ falanta.

En meteologio oni emas indiki tendencon por dedukti la venontan veteron. Same validas al ekonomio kaj statistiko.

En literaturo tendenco signifas daŭran emon disvastigi iun ideon rekomendante ĝin pli aŭ malpli malkaŝe en verkoj.