Tendenosinovito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tendenosinovito estas inflamo de la tendeningo. Ĝi sin montras per fortaj pikaj aŭ tiraj doloroj. Tendenosinovitoj aperas precipe en la regiono de la manartiko, sed ankaŭ en la regiono de la tarsa artiko. Ĉefe ili eblas ĉie, kie ekzistas tendeningoj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Neinfektaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Ekstensaj tendenignoj de la manartiko

Tendenosinovitoj aperas en sporto ĉefe pro rapidaj ŝarĝointensigoj aŭ ŝarĝodaŭro. Tio ekz. koncernas ĉe skiaj longdistancaj kurantoj la tendeningojn de la piedekstensiloj kaj de la piedfleksiloj.

Ankaŭ trostreĉado de la manartikoj povas kaŭzi tendenosinovitojn. Ekzemploj por tiaj kaŭzoj estas mispozicioj aŭ malergonomia ekipo ĉe komputilaj laborlokoj – kiuj povas konduki al, foje en la lingvo de la ĉiutaga vivo tiel nomata "musobrako", trouza braka malsano – kaj simile unutone ŝarĝaj agadoj same kiel daŭra trostreno de la manartiko. Ofte koncernitaj profesiaj grupoj estas skribistoj, programistoj, muzikistoj (ekz. pianistoj), frizistoj, masaĝistoj kaj fizioterapiistoj same kiel muntistoj, konstruistoj kaj floristoj.

Tendenosinovitojn ankaŭ povas havi psikosomatajn kaŭzojn.

Infektaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Infektoj aperas antaŭ ĉio je pikvundoj, kiu kaŭzas malfermadon de la tendeningo kaj prisetlado per bakterioj. La infestiĝo de la sinovio-epitelio per tendeningoj ankaŭ estas konata por ĝermoj, kiuj povas ekigi postinfektajn artritidojn. La plej oftaj ĝermoj ĉe malfermaj vundoj estas stafilokokoj kaj streptokokoj. La kuracado orientiĝas je tiu de ĉiuj infektoj de molaj korpopartoj. Ĉefe estas trankvilpoziciigo, kirurgia malŝarĝo kaj dozo de antibiotiko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]