Tenerifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj konceptoj kun la sama nomo, vidu artikolon Tenerife (apartigilo)

Flago de la Insulo Tenerife
Teide

Koordinatoj: 28° 19′ N 16° 34′ U / 28.317 °N, 16.567 °U / 28.317; -16.567 (mapo) Tenerifo (hispane Tenerife) estas la plej granda el la Kanariaj insuloj. Ĝia ĉefurbo Santa Cruz de Tenerife estas samtempe la ĉefurbo de la aŭtonoma hispana provinco.

La insulo havas areon de 2034 km² kaj loĝantaron de 800.000. Ĝia plej grava ekonomia branĉo estas turismo.

Krom la ĉefurbo, aliaj gravaj urboj estas La Laguna (kun grava universitato), Candelaria, Adeje kaj Puerto de la Cruz.

La monto Teide altas 3718 metrojn kaj estas la plej alta monto ne nur de la insularo, sed de tuta Hispanio. Ĝi estas vulkano, sed nun normale ne aktiva. Ĝi kun la ĉirkaŭa regiono formas Nacian Parkon.

En 1977 en flughaveno Los Rodeos okazis la aviadila akcidento kun plej multe da viktimoj, kiam du pasaĝeraj aviadiloj koliziis surgrunde.

Municipoj

Municipoj

Tenerifo estas dividita en 31 municipojn, kies plej orienta estas la ĉefurbo Santa Cruz. Ĉiuj municipoj havas marbordon, escepte de tri:

La municipojn oni dividas en tri zonojn, kiujn montras la mapo:

  • La metropola zono konsistas el la kvar orientaj municipoj ĉe la ĉefurbo.
  • La norda zono konsistas el 14 municipoj, kiuj enhavas parton de la norda bordo de la insulo, kaj aldone municipo El Tanque.
  • La suda zono konsistas el 11 municipoj, kiuj enhavas parton de la sud-orienta aŭ de la sud-okcidenta bordo, kaj aldone municipo Vilaflor

La Orotava situas je la norda zono, tamen al ĝi apartenas la centra parto de la insulo ampleksanta la Nacian Parkon de Teide, kiu estas vulkana kaldero en la supro de la insulo.

Faŭna kaj flaŭro

La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj.

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara