Tenisa kubuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tenisa kubuto aŭ Epicondylus lateralis humeri

Tenisa kubuto (angle: tennis elbow, latine Epicondylitis) estas komuna nomo por medicina stato konsistanta el doloraj tendenoj ĉe la muskoloj de la malsupra brako. Tiuj tendenoj estiĝas ĉe ostoelkreskaĵoj super la epikondiloj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel epikondilito, kvankam ne temas ekzakte pri inflamo, kiel sugestus la sufikso -it-.

Ekzistas du varioj de la malsano:

  1. Epicondylitis radialis humeri (nomata ankaŭ tenisa kubuto).
  2. Epicondylitis ulnaris humeri (nomata ankaŭ golfa kubuto).

Oni trovas tiun malsanon foje ĉe tenisistoj, sed ĝi estas malofte ligita al sporta agado kaj troveblas pli ofte ĉe homoj, kiuj profesie movas la kubuton ree.

Ripozo kaj ĉeso de la respondecaj agadoj estas la plej grava parto de la kuracado.