Teniso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teniso
Aktuala monda unuulo Roger Federer
Aktuala monda unuulo Roger Federer
Disciplinoj
Duludo kaj kvarludo
Kulminaj konkursoj
Wimbledon 1877
US Open 1881
French Open 1891
Australian Open 1905
Olympika turniro 18961924, 1988
Internacia federacio
Nomo: ITF (ITF)
Fondita: 1-an de marto 1913
TTT: itftennis.com
Nacia asocio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Teniso
Portalo:Sporto
Tenisrakedo kaj pilkoj.
Manpremo ĉe la reto post tenismatĉo.

Teniso estas rakedsporto, kutime ludata de du homoj, sed ankaŭ foje de kvar homoj (para teniso). Specifa para ludo estas la mikspara ludo, kiam ĉiu teamo konsistas el unu viro kaj unu virino.

Dumlude, la ludantoj ĉiam devas revenigi la pilkon per siaj rakedoj al kontraŭa kampo, provante samtempe malebligi tion al oponanto(j).

Enhavo

[redakti] Historio

Franca prateniso nomiĝas Jeu de Paume (ludo per manplato) kaj ludiĝis en monaĥejkortoj kaj poste en pilkoludejoj sur oktangula kampo. Ludantoj ĵetis pilkon de unu flanko, batante ĝin super reto kontraŭ vando, kiu troviĝis laŭ ludkampo. Spektantoj sidis kontraŭavande. Linioj apartigis kampon en kvar 15 colojn (apenaŭ 40 centimetrojn) larĝajn je reto paralelajn striojn.

Anglo Sir Peter Breitenbach patentigis en jaro 1874 sian tenison, kiun li nomis Sphairistike kaj starigis regulojn. Ĝis nun uzata teniso kreiĝis, kun novaj reguloj unua teniskonkurse en Wimbledon (Londono) en julio 1877.

[redakti] Poentkalkulo

Tenisa maĉo konsistas el pluraj serioj, mem konsistantaj el pluraj ludoj. Gajniĝas maĉo, kiam gajniĝas du serioj (aŭ en kelkaj turniroj tri serioj).

Por gajni serion, bezonatas gajni 6 aŭ 7 ludojn, depende de situacio: 6 ludoj sufiĉas por gajno de serio se kontraŭulo maksimume atingas kvar ludojn. Alikaze bezonatas sep ludoj. Tamen, se ludoj estas 6:6, decida ludo ne estas kutima ludo, sed speciala decidludo.

En ludo, gajniĝas poentoj per gajno de interbatoj. Ludanto gajnas interbaton, kiam oponanto ne sukcesas revenigi la pilkon en lian kampon. Nombriĝas ludpoentoj per serio 0, 15, 30, 40 (ekzemple, se ludanto gajnis du interbatojn, li havas 30 poentojn). Gajniĝas ludo, se oni havas 40 poentojn kaj tiam gajnas sekvantan interbaton. Tamen,se poentaro estas 40:40, diriĝas egaleco aŭ "40 ambaŭe". Tiam ankoraŭ necesas du pluaj interbatoj por gajni ludon. Kiam ludanto gajnas unu interbaton post egaleco, diriĝas ke li avantaĝas. Post avantaĝo povas sekvi aŭ ludgajno, aŭ denove egaleco.

[redakti] Batoj

[redakti] Ludkampo

Tennis court2.png

Ortangula ludkampo apartiĝas per reto en du duonojn. Tuta ludkampo 78 futojn (23,77 metrojn) longas (ĉiu flanko, do 39 futojn = 11,89 metrojn longa). Larĝas por unuopa ludo 27 futojn (8,23 metroj), por parludo 36 futojn (10,97 metroj). Ludkampo apartiĝas per linioj nomitaj bazlinioj (en:baselines) kaj flanklinioj (en:sidelines). Linioj estas ludkampa parto. Se la pilko tuŝas (eĉ se nur parte) linion, ĝi 'enas'.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Retpaĝaro de la esperantlingva tenisrondo
Ekstera ligilo  Kiel multobligi la vivodaŭron de la kordoj de via tenisbatilo
Ekstera ligilo  Herba teniso (interalie en Esperanto)
Ekstera ligilo  Historio de Teniso (germanlingve)




Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj