Tennessee Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tennessee Williams (1965)

Tennessee WILLIAMS, aŭ realnome: Thomas Lanier WILLIAMS (naskiĝis la 26-an de marto, 1911, mortis la 25-an de februaro, 1983) estis usona verkisto.

Williams naskiĝis en Columbus, Misisipio. Lia verkaro konsistas el dramoj kaj filmscenaroj. Mondfamon li akiris en 1944 per sia dramo The Glass Menagerie, kiu en 1950 aperis kiel filmo. Dufoje li gajnis la Premion Pulitzer: en 1948 kaj 1955.

Williams mortis en Novjorko.


Listo de verkoj