Tenniken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tenniken
Blazono de TENNIKEN
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 26′ 13″ N 7° 48′ 41″ O / 47.43694 °N, 7.81139 °O / 47.43694; 7.81139 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 13″ N 7° 48′ 41″ O / 47.43694 °N, 7.81139 °O / 47.43694; 7.81139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 871
Areo 4,67 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 4456
Komunumkodo 2863
Mapo de Tenniken
vdr

Tenniken estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 871 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tenniken situas 4 kilometrojn sude de Sissach ĉe la bordo de la rivero Diegterbach, alfluanto de Ergolz.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tenniken limas en nordo al Zunzgen, en nordoriento en unu punkto al Thürnen kaj Diepflingen, en oriento al Wittinsburg, en sudo al Diegten kaj en okcidento al Hölstein.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tenniken atingeblas per la publika trafiko ek de Sissach per la buslinio 107 de Böckten al Eptingen.

Kvankam Tenniken situas rekte apud la nacia aŭtoŝoseo A2, la vilaĝo ne disponas pri propra aliro al ĝi. La plej proksimaj alveturejoj al la aŭtoŝoseo situas en distanco de 3,5 km norde en Sissach kaj sude sude de Diegten.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Tenniken datiĝas el la jaro 1152 kiel Tennichon.

En mezepoko Tenniken apartenis al la senjorujo de Eschenz. Komence de la 15-a jarcento Bazelo kaj Soloturno kverelis pri la posedrajtoj, kiujn finfine en la jaro 1482 sukcesis akiri Bazelo. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Tenniken apartenis al la distrikto Waldenburg. Kiam sekve al la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 unu jaron poste estis fondita la nova Kantono Bazelo Kampara, la komunumo Tenniken estis atribuita al la distrikto Sissach.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]