Tenoĉtitlano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  • Situo: 19,47° Norde, 99,15° Okcidente

Tenoĉtitlano (hispane Tenochtitlan), ĉefurbo de la Meŝika imperio. Post la konkero de la imperio fare de la hispanoj, Tenoĉtitlano iĝis Meksikurbo, nun la ĉefurbo de Meksiko. Oni ankoraŭ povas viziti ruinojn de Tenoĉtitlano en la centro de Meksikurbo.

Laŭ azteka legendo, la meŝikoj migris el Aztlano, ĝis kiam ili trovis aglon vorantan serpenton sur nopalo. Tiu sceno ankoraŭ aperas sur la meksika blazono kaj moneroj.

Komence, ĝi estis sur insuleto en la lago Tezkuko. Aztekoj uzis ĉinampojn, kvazaŭflosinsuloj, rimenoj da kultivtero sur branĉaro flosanta sur la lago, por ampleksigi la kultiveblan areon. Tiu metodo ebligis grandegan loĝantaron.

Hispanaj konkerintoj rimarkis, ke eĉ tiuj, kiuj jam vizitis Istanbulon, miregis pri la grando de Tenoĉtitlano. Tamen, la aztekoj ne havis sufiĉe da viando kaj manĝis ne tre nutrajn bestetojn kiel insektojn, hundojn. Marvin Harris eĉ rilatigas la religian kanibalismon de aztekaj elitanoj kaj la florajn militojn al manko de viando. Kanalaro komunikigis la kvartalojn. Malgraŭ la sekigo de la lago, oni ankoraŭ povas ĝui plezurboatojn en la kanaloj de Ŝoĉimilko (Xochimilco).

Vidu ankaŭ