Tenorkorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tenorkorno laŭ rekta (germana) konstrumaniero

Tenorkorno estas vaste mezurita latuna blovinstrumento kun tri aŭ kvar valvoj, havas kaldronbuŝaĵon kaj apartenas al la familio de la arkokornoj. La baza tubolongeco estas (je B♭-agordo) kun 266 cm proksimume duoble longa kiel tiu de B♭-flugilkorno. Foje oni ankaŭ nomas ĝin ankaŭ „basa flugilkorno“ aŭ ŝerce „porkobaso“.

Historio

Per tenorkorno fermiĝas la breĉo je la instrumentado inter malaltaj latunaj blovinstrumentoj (tubjo) kaj la (malaltaj) E♭-trumpetoj de la aldoregistro, kiu malfermiĝis post malapero ekz. de ofikleido sekve de la inventado kaj uzado de valvoj. Unuafoje oni uzis ĝin en la armemuziko en la jaro 1847.

Sonaj ecoj

Kiel ano de la arkokorna familio la tenorkorno havas konusan mezuron, kiu tamen estas pli malvasta ol tiu de baritonkorno (kiu estas proksimume same longa), pro kio male al tiu sur tenorkorno pli altaj naturtonoj estas pli facile genereblaj. Ĝian sonon oni sentas rilate al baritono en la altaj registroj kiel pli hela kaj forta. En blovmuzikistaro ĝi pro tio taŭgas tre bone por solooj.

La tonamplekso estas

  • je 3 valvoj ekde E ĝis d3 (kaj pli alta).
  • je 4 valvoj ĝis sub la 1-a naturtono (proks. 58 Hz), kontra-B♭ (B♭1), kaj ege dependas de la lerteco kaj povo de la muzikisto.

Muzika uzado

Tenorkorno estas aparte uzata en la popolmuziko kaj en la armemuziko.

Tenorkorno de bohema konstrumaniero

Konstruformoj

Oni distingas inter

  • ovala konstruformo kun turnvalvoj („bohema“ tenorkorno)
  • rekta konstruformo kun Perinet-valvoj
  • rekta konstruformo kun turnvalvoj („germana“ tenorkorno)
  • Ekde 1964 estis konstruata naturtona instrumento agordita je E♭ kaj uzata kiel naturtona fanfarobandoj kiel „tenorkorno“. Ĉi tiu instrumento pliigis la tonamplekson de fanfarotrumpeto je okto. Ĉi tiun instrumenton oni ankaŭ ludas per profunda kaldronbuŝaĵo, kaj ĝi havas molan sonon similan al tiu de naturkorno.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Tenorhorn » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3427040 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)