Teodolinda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodolinda edziniĝas al Agilulfo. (Fresko de fratoj Zavattari, 1444).

TeodolindaTeodelinda (Ratisbona?, 570<ref<Bonalumi, p. 127.</ref> – Monza (Italio, Lomardio), 22-a de Januaro 627) estis reĝino de longobardoj kaj reĝino de Italio ekde 589 ĝis 616.

Filino de la duko de Bavario, Teodolinta estis reĝagenta princino, posteulino patrinflanke el longobarda familio tre influa, la Letingoj. Por sekurigi la aliancon inter Bavario kaj Longobardoj ŝi estis edzinigita al Aŭtaro reĝo de la Longobardoj, kiu aliris la tronon post longa fazo de manko de reĝa povo (“periodo de la dukoj”). Post la morto de Aŭtaro, Teololinda edziniĝis al Agilulfo, duko de Torino, el kiu havis filon, nome la estonta reĝo de longobardoj kaj la unua ricevanto de la bapto laŭ Katolika Eklezio. Teodolinda, fakte, konfesis katolikismon, ankaŭ se adheranta al la Triĉapitra skismo, kaj reprezentis la unuan stabilan ligilon inter la longobardoj arianaj kaj la Eklezio de Romo, danke al la amikaj rilatoj kun papo Gregorio la Granda.

Virino bela kaj inteligenta, ŝi estis tre amata ĉe sia popolo, kiu povis ĝui dum ŝia rego kaj tiu de Agilulfo prosperajn kaj fruktodonajn jarojn. La reĝino elstariĝis granda mecenatino kaj provizis Monzan - farita somera ĉefurbo de la Longobarda regno – per riĉa baziliko dediĉita al Sankta Johano la Baptisto, per la reĝa palaco kaj nombraj artaj objektoj, inter kiuj multaj relikvoj. Ŝi starigis diversajn religiajn establaĵojn en la brianza zono kaj favoris la predikadon de Sankta Kolombano.

Post la morto de Alilulfo, Teololinda estis regentino por la filo Adaloaldo, sed kiam tiu ĉi estis demisiita per kortega konspiro – post dekjara regnado – la reĝino retiriĝis al privata vivo kaj ne multe post forpasis. Ŝi estis entombigita, plenhonorita, en la baziliko de Sankta Johano nun ĉefpreĝejo de Monza, kie ŝi estis venerita de la loka popolo kiel sanktulino. Ŝia famo atingis la pinton en la 15-a jarcento kiam pentristoj fratoj Zavattari pentris, en la citita preĝejo per serio da freskoj, la Kapelon de Teodolinda, kiuj do fariĝis la plej ampleksa itala ciklo de la internacia gotika arto.

Teodolinda estas, krome, kultata kiel beata, ankaŭ se la Eklezio neniam konfirmis tiun kulton.

Biografio

Origino de la familio

Reĝino Teodolinda en miniaturo de la Nurenberga Kroniko.

Teodolinda estis filino de Garibaldo, unua duko de la Bavaroj – germangenta – kaj de Valdrada, filino de Vakono reĝo de Longobardoj inter la jaroj 510 kaj 540. La gento al kiu apartenis la patrino de Teodolinda estis tiu de la Letingoj, la plej altranga longobarda reĝa fara, ĉirkaŭata de granda estimo de respekto kaj omaĝo ĉe la popolo. Ŝi havis pliaĝan fratinon, kies nomo restis nekonata, kiu en 576 edziniĝis al Ewin, duko de Trento, kaj fraton, Gundoaldo.[1]

Teodolinda estas la italigita formo de la nomo de la suverenino kiu firmiĝis en la literatura kaj historia tradicio. Ĝi devenas el la antikva germana theud (popolo) kaj lind (tilio, figuro, do, de “ŝildo”), nome "ŝildo, protektilo de la popolo".[2]

La unua geedziĝo: Aŭtaro

En588, post la forvaporiĝo de la geedziĝo kun la fratino de la reĝo de Frankoj, Kildeberto la 2-a, Aŭtaro realigis fianĉadon kun Teodolinda. La elekto havis precizan politikan celon: akiri la apogon de la Bavaroj, jam minacitaj de Frankoj, kontraŭ la samaj Frankoj tiam ĉiam potenciiĝantaj.

La geedziĝo estis celebrita en Verono la 15-an de majo 589.

La dua geedziĝo: Agilulfo

Aŭtaro mortis subite (eble venenita) post nur unu jaro ekde la geedziĝo. Laŭ la historia rakonto de Paŭlo Diakono, kortuŝa ankaŭ se dubigita pro necerta origino, la reĝino konkerus la koron de Longobardoj ĝispunkte ke tiuj ĉi, senprofite, proponus al ŝi la eblecon elekti novan edzon kaj reĝon. La elekto, ĉiukaze, falis sur la longobarda duko de Torino. La geedziĝa festo estis celebrita en Milano 591, kie la edzo ricevis ankaŭ la investituron al reĝa trono dum asembleo de popolo. La evento de la transdono de la reĝa povo tra la virina vojo ne estis nova inter la longobardoj.[3]

Ikono prezentanta la figuron de papo Gregorio la Granda.

Teodolinda havis grandan influon sur politikajn elektojn de la edzo. Ŝi orientigis al pli oftaj kaj konsentemaj rilatoj kun la roma papo, kun kiu Teodolinda intensigis la korespondadon per kiu senintensiĝis ankaŭ la pludaŭra militemo inter longobardoj kaj romianoj: per ŝia interveno estis redonitaj al la Eklezio propraĵoj jam de longe konfiskitaj kaj ree oficigitaj katolikaj episkopoj forigitaj pro ilia malakcepto de la Triĉapitra skismo; kaj ŝi pretigis la unuajn, poste efikajn, aranĝojn por liberigi la Eklezion de Aquileia el la adhero al la skismo triĉapitra, kiu estis fakte interpretita kiel subteno al arianismo. La filo de Teodolinda kaj de Alilulfo estis la unua baptito laŭ la katolika kredo kaj ne en la ariana konfesio tradicia ĉe la longobardoj. Ŝi aprobis kaj protektis la katolikiĝon de sia popolo ankaŭ pere de la predikado de Sankta Kolombano, kies kuraĝigis la monaĥisman reformon, kies pivotpunkto estis la de ŝi protektita nova monaĥejo de Bobbio (Pavio –Italio). [4]

La regenteco de Teodolinda

Agilulfo mortis en majo 616 lasante la kronon al la filo Adaloaldo ne jam plenaĝa, sed jam asociigita al la trono ekde 604.

En 624, kiam Adaloaldo jam plenaĝis sed ne pro tio Teololinda perdis sian influon sur la filo, eksplodis palaca konspiro, kiu eloficiigis Adaloaldo, spite de la subteno de la papo kaj de la ekzarko de Raveno (626).

Teodolinda kaj Monza

Aŭtaro kaj Teodolinda fiksis sian ĉefurbon en Milano anstataŭ en Pavio kaj igis Monzan sia somera rezidejo, kaj tiun elstarigis per artaj monumentoj: la la reĝa palaco, la baziliko de Sankta Johano la Baptisto kun palatina kapelo, la oraculum (kapelo de la reĝino), hodiaŭ preskaŭ malaperinta, kie ŝi estos entombigita.

En estontaj epokoj ŝiaj korpaj restaĵoj estis translokitaj en la ĉefpreĝejon de Monza, en sarkofago situinta en la fondo de la Teodolinda kapelo, malantaŭ la altaro kiu gastigas la Feran Kronon (Corona Ferrea). La parietoj de tiu kapelo estas ornamitaj per freskoj (verkoj de la fratoj Zavattari, 15-a jarcento) kun historioj pri la reĝino, rakontataj de Paŭlo Diakono.[5]

Notoj

  1. Bonalumi, p.15
  2. Bonalumi, p.118-119.
  3. Vannucci, p. 25
  4. Magnani, p. 60
  5. Magnani, p. 77

Bibliografio

Unuarangaj fontoj

Historiografia literaturo

  • Felice Bonalumi, Teodolinda. Una regina per l'Europa, Torino, San Paolo, 2006.
  • Pier Maria Giusteschi Conti, "Regine e diritto dinastico nella storia dei Longobardi", Bologna 2003.
  • Jörg Jarnut, Storia dei Longobardi, Torino, Einaudi, 2002.
  • Alberto Magnani, Yolanda Godoy, Teodolinda la longobarda, Milano, Jaca Book, 1998.
  • Marcello Vannucci, "Teodolinda", Firenze, Le Lettere, 1994.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj