Teodoro la 2-a de Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodoro la 2-a de Aleksandrio
Papo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio
Persona informo
Ⲡⲁⲡⲁ Ⲁⲃⲃⲁ Ⲑⲉⲟ́ⲇⲱⲣⲟⲥ ⲡⲓⲙⲁϩ ⲃ̅
Naskonomo وجيه صبحي باقي سليمان
Naskiĝo 4-an de novembro 1952 (1952-11-04) (71-jaraĝa)
en Mansuro (Egiptio)
Religio Orientaj ortodoksaj eklezioj vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Alma mater Universitato de Aleksandrio • Monastery of Saint Pishoy vd
Profesio
Okupo presbitero • kristana kleriko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Papo Teodoro la 2-a de Aleksandrio (arabe: البابا تواضروس الثاني; ofte latinliterigita Theodurus, naskiĝinta la 4-an de novembro 1952 en Mansuro (Egiptio), kun naskiĝnomo Wagih Subhi Baqi Sulayman, arabe: وجيه صبحى باقى سليمان), estis la 118-a papo (post la morto de Ŝenudo la 3-a) de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj patriarko tut-afrika ĉe la sankta Apostola Seĝo de Sankta Marko la evangeliisto de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Mansuro la 4-an de novembro 1952, antaŭ ol fariĝi monaĥo, diplomiĝis kiel apotekisto en 1975 kaj en 1985 specialistiĝis en Londono, kaj estis direktoro de apoteka socio en Damanhur.

Li fariĝis monaĥo en 1988, estis nomumita papo la 4-an de novembro 2012[1], la tagon de sia 60-a naskiĝtago. Li ekhavis la Katedron la 18-an de novembro 2012.

Li estis la dua papo kun nomo Teodoro, post Teodoro la 1-a en la 8-a jarcento.

La 10-an de majo de 2013, kun delegacio kopta episkopo, estis ricevita en la Vatikano de Papo Francisko[2][3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]