Teodoro (princlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teodoro, Gotio
Origina nomo Θεοδόρο, Γοτθία
 Bizanca imperio 12041475 Otomana imperio 
Flag of Gothia.png
flago
Geografio
Krimeo 15a jc.png
Ŝtataj strukturoj sur la Krimea duoninsulo meze de la 15a jarcento, la princlando Teodoro montrita verde
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
ĉefe greka
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
komence de la 13a jc. (restaĵo de la Bizanca imperio post konkero de Konstantinopolo dum la kvara krucmilito)
Pereo:
1475 (konkerita fare de la Otomana Imperio)
Antaŭaj ŝtatoj:
Bizanca imperio Bizanca imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Otomana imperio Otomana imperio
Historio
v  d  r
Information icon.svg
Ŝtono el la fortreso Funo kun la simboloj de la princoj de Teodoro

Teodoro (grek. Θεοδόρο), foje menciata ankaŭ kiel Gotio (grek. Γοτθία) estas negranda princlando, kiu ekzistis inter la 13a kaj 15a jarcentoj en la sud-okcidenta parto de Krimeo. La princlando eniris la historion kiel la lasta restaĵo de la Bizanca Imperio.

Geografio kaj loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La princlando okupis la okcidentan parton de la Krimea montaro kaj la antaŭmontaron. Komence ĝi regis ankaŭ la sudan bordon de Krimeo, sed en la 14a jarcento tiu estis almilitita fare de ĝenovanoj. La ĉefurbo de la princlando estis la urbo Mangupo, kies restaĵoj nun estas unu el la plej famaj mezepokaj vidindaĵoj de la Baĥĉisaraja distrikto de Krimeo.

La loĝantaro de la princlando konsistis ĉefe el krimeaj gotoj, grekoj, alanoj, kiuj konfesis ortodoksan kristanismon. La ĉefaj okupoj de la loĝantaro estis terkultivado, bestobredado kaj vinber-kultivado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La princlando formiĝis komence de la 13a jarcento post kiam Konstantinopolo falis sub la atakoj de la kruc-kavaliroj, kiuj partoprenis la kvaran krucmiliton. Sur la konkerita parto de la Bizanca Imperio estis fondita la nova t.n. Latina Imperio, tamen la bizancaj teritorioj en Krimeo ne agnoskis ĝian regadon. La iamaj bizancaj teritorioj, kiuj troviĝis sur la nordaj bordoj de la Nigra maro transiris komence al la Trebizonda imperio. La krimeajn teritoriojn ekregis la bizanca aristokrato Teodoro Gavras la 2a. Baldaŭ la Trebizonda imperio nesukcese ekmilitis kontraŭ la najbaraj ŝtatoj kaj rezulte perdis la kontrolon super la foraj teritorioj, danke al kio ĝia krimea parto sendependiĝis.

En la 1220-aj jaroj sur la monto Mangupo oni fondas la ĉefurbon de la ŝtato; la ĉefurbo, same kiel la ŝtato, ricevis la nomon Teodoro[1] omaĝe al la fondinto de la reganta dinastio martiro Teodoro Gavras (1050-1098). Post la formiĝo de la Ora Hordo meze de la 13a jarcento la Princlando Teodoro regule pagis al ĝi impostojn, sed konservis sian formalan sendependecon. En la dua duono de la 13a jarcento sur la suda bordo de Krimeo aperas ĝenovanoj, kiuj iom post iom per longaj militoj konkeris preskaŭ la tutan sudan bordon.

En la lasta jardeko de la 14a jarcento Krimeo iĝas areno de akraj bataloj inter la Ora Hordo (tiam regata de la ĥano Toĥtamiŝo) kaj Transoksiano (konata ankaŭ kiel Maverannaĥr), regata de Timuro Tamerlano. Pro la ordonoj de la lasta granda parto de la kristana loĝantaro de Krimeo estis ekstermita. La ĉefurbo de la princlando estis preskaŭ plene ruinigita.

La unua duono de la 15a jarcento estas opiniata kiel la kulmino de la princlando. Danke al la klopodoj de la princo Aleksio Gavras la 1a la ĉefurbo estis plene riparita. En la 1420-40aj jaroj teodoranoj sukcesis milit-konkeri kelkajn gravajn ĝenovajn teritoriojn kaj danke al la haveno Aŭlito (fondita en 1427), kiu situis ĉe la buŝo de la Nigra rivero, ili grave malutilis la ĝenovan komercadon. Meze de la 15a jarcento la Princlando Teodoro estis prospera ŝtato; ĝiaj regantoj parencis al la regantoj de Bizancio, Moskva Ŝtato, Princlando de Moldavujo kaj la Krimea Ĥanlando.

En la jaro 1453 Konstantinopolo cedas al la turkaj atakoj. Kiel restaĵoj de la Bizanca Imperio restas ankoraŭ Mistro (pereis en 1460) kaj Trebizondo (pereis en 1461). Tamen la Princlando Teodoro konservis sian sendependecon ĝis la jaro 1475, kiam post ĉirkaŭ kvinmonata sieĝo ĝi kapitulacis al la armeo de paŝao Gedik-Aĥmed. Tiel la Princlando Teodoro iĝis la lasta rompaĵo de la Bizanca Imperio.

Regantoj de Teodoro[redakti | redakti fonton]

La reganta dinastio en Teodoro estis la greka familio Gavras (malgraŭ la grekeco, ĝi havis armenan devenon). Fine de la 14a jarcento unu el la famili-branĉoj transloĝiĝis en Moskvon kaj fondis tie la nobelan familion Golovin. Sube estas prezentita la supozata listo de la regantoj de Teodoro (oni notu tamen, ke en la historio de la princlando restas multaj "blankaj makuloj" kaj enigmoj, tial la suba listo ne povas esti absolute ĝusta).

  • Demetrios (ne pli frue ol 1362 — ne pli poste ol 1368)
  •  ?
  • Basileios
  • Stefanos, filo de Basileios (?—1402)
  • Aleksios la Unua, filo de Stefanos (14021434)
  • Aleksios la Dua, filo de Aleksios la Unua (14341444)
  • Ioannes, filo de Aleksios la Unua (14441460)
  •  ?
  • Isaakios, filo de Aleksios la Unua (14711474)
  • Aleksandros, filo de Aleksios la Dua (ĝis decembro 1475)

Kultura influo[redakti | redakti fonton]

La princlando faris signifan influon sur la ortodoksan ikon-pentran tradicion. En la princlando dum certa tempo laboris kaj edukis la disĉiplojn fama ikon-pentristo Teofano la Greko. Iusence eblas diri, ke la princlando Teodoro kaj ĝiaj kultur-flegaj aktivadoj servis kiel ponto inter la Orienta Roma Imperio kaj la slavaj popoloj, kiuj kreeme tralaboris la bizancan heredaĵon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni konas ankaŭ la alian nomon de la ĉefurbo — Doros, tamen ĝi daŭre estis nomata ankaŭ laŭ la nomo de la monto; tiu nomo, Mangupo, restas la plej fama nomo de la ĉefurbo.