Teodoro la 1-a (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teodoro, latine Theodorus I, greke Θεόδωρος Α΄, naskiĝis nekonatan daton en Palestinio sed estis grekdevena, kaj mortis 649. Li estis papo ekde 642 ĝis sia morto. La patro de Teodoro estis Patriarko de Jerusalemo. Li estis monaĥo kaj fuĝis al Romo pro tiamaj persekutoj de Bizanca imperio kontraŭ monaĥismo. Li estis farita kardinalo en Romo, kaj poste elektita papo. Li batalis kontraŭ monotelismo apogita de bizanca imperiestro Heraklio, kaj poste de imperiestro Konstanto la 2-a. Li ekskomuniigis du Patriarkojn de Konstantinopolo pro herezo. Li kunvokis la Koncilion de Laterano, sed mortis antaŭ la komenco de tio.

Li estis unua papo kiu uzis la titolon "suverano".