Teodoro la 2-a de Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodoro la 2-a (kopta papo)

Papo Teodoro la 2-a de Aleksandrio (arabe: البابا تواضروس الثاني; ofte latinliterigita Theodurus, naskiĝinta la 4-an de novembro 1952 en Al Mansoura, Egiptio, kun naskiĝnomo Wagih Subhi Baqi Sulayman, arabe: وجيه صبحى باقى سليمان), estis la 118-a papo (post la morto de Ŝenudo la 3-a) de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj patriarko tut-afrika ĉe la sankta Apostola Seĝo de Sankta Marko la evangeliisto de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio.

Biografio

Li naskiĝis en Al Mansoura la 4-an de novembro 1952, antaŭ ol fariĝi monaĥo, diplomiĝis kiel apotekisto en 1975 kaj en 1985 specialistiĝis en Londono, kaj estis direktoro de apoteka socio en Damanhur.

Li fariĝis monaĥo en 1988, estis nomumita papo la 4-an de novembro 2012[1], la tagon de sia 60-a naskiĝtago. Li ekhavis la Katedron la 18-an de novembro 2012.

Li estis la dua papo kun nomo Teodoro, post Teodoro la 1-a en la 8-a jarcento.

La 10-an de majo de 2013, kun delegacio kopta episkopo, estis ricevita en la Vatikano de Papo Francisko[2][3].

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-biografio